Je 1/29/08, Mireja: [...]
> La diskuto pri "maro/oceano" estas interesa, ĝi permesis al mi > konscii ke tiuj kiuj vivas for de la maro ne reagas kiel tiuj kiuj > vivas marborde. Kaj mi konscias ke ne facile estas difini vortojn > sen precizigi en kiu kunteksto ili estas uzataj. Jes, interese. Tio ebligas ankaŭ fari alian komparon: En nacilingvoj la vortoj la plej uzataj estas ofte la plej malregulaj. Ekz-e la malregulaj verboj kiel "esti", "havi", "trinki", "preni" ... (Kurioze, tamen en la franca lingvo la verboj "manĝi" kaj "doni" ial iĝis regulaj, malkiel en la rusa aŭ angla aŭ germana.) Do, simile la popoloj loĝantaj ĉe oceana aŭ mara bordo konservas la pli arkaikan, la pli malregulan sistemon, en kiu vorto kies ĉefsenco jam specialiĝis retenas la sencon supernocian (el la epoko kiam supernocio ne ekzistis), malgraŭ ke por tiu supernocia senco jam aperis speciala vorto. T.e. la vortuzo de la lingvo kiu plej multe okupiĝas pri iu afero ne ĉiam estas la plej bona kaj imitinda. Iasence tio validas ankaŭ pri diversaj fakoj: la angla lingvo estas la ĉefa lingvo por komputado, kaj multaj nocioj unue aperis kaj akiris sian nomon en la angla; tamen ĝuste tial la angla terminaro ofte estas misgvida. Ekz-e "assembler", "compiler", "linker", "binder" -- ĉiuj rektasence esprimas unu saman ideon de ilo por kunmetado; tamen nur la du lastaj efektive faras tion, dum por "assembler" kaj "compiler" la rektasenca signifo estas malkonvena kaj tute misgvida. -- Sergio
