>>>> Ĉu? Mi kiel franco
 
>>> AÅ­ tamen "francino"?
 
>> Ĉu francino posedas aparta lingvaĵo inter la francoj kiuj parolas
>> france? :-)
 
> Mi mem ne tuj povis diri, kial min ŝokis tiu "kiel franco".  Sed nun
> mi probable povas.

> Vidu, estas du "kiel"oj: "samkiel" kaj "estkiel" (tiun lastan PIV 
> kaj PAG tute misgramatike proponas esprimi per "estiel" -- kvankam 
> nur "kiel", ne "iel", povas roli konjunkcie).
 
> Se vi diras "Mi, kiel franco ..." tio estas tute normala por la
> kompara kiel.  Sed vi ja celis la identigan "kiel" ("estkiel"):

Ne tiel simple estas: mi identigas min al bretonino kaj estas
"bretonino inter francoj". La bretona kulturo forĝis min kvankam mia
ĉiutaga lingvo estas la franca de pli ol 60 jaroj. Pro tio mi skribis
"mi kiel franco". Mia "kiel" estas kaj "samkiel" kaj "estkiel".

> "Estante franc(in)o, mi ...", aÅ­
> "Ĉar mi estas franc(in)o, mi ...".

Mi ne celis precize "estkiel". Pardonu ke mi kreis konfuzon. Mi
konfesas ke mi ne regas perfekte la lingvon de Zamenhof. Eble pli
taÅ­ge estus diri 
"Mi kies ĉiutaga lingvo estas la franca".
Tutmaniere estas certe ke mia ineco ne rolas en mia lingvaĵo do ne
estis utile diri "francino". 
La diskuto pri "maro/oceano" estas interesa, ĝi permesis al mi konscii
ke tiuj kiuj vivas for de la maro ne reagas kiel tiuj kiuj vivas
marborde. Kaj mi konscias ke ne facile estas difini vortojn sen
precizigi en kiu kunteksto ili estas uzataj.
Mi gratulas al ĉiuj kontribuantoj de ReVO! la vortaro estas tre tre
utila kaj plaĉas al mi ĝia internacieco.
Mi bedaÅ­ras ke miaj personaj kontribuoj estas malpli ol guto en oceano
: mi ne kapablas partopreni regule ĉi tie :-/.
  
> En tia frazo ankaŭ vi probable ne dirus "franco", ĉu?
> Sergio

Diskutante pri la franca lingvo kun esperantistoj mi opinias ke mi
dirus "mi estas franco". En amika konversacio kaj konata tereno mi pli
facile dirus "francino" aÅ­ "bretonino". 
Nu...al virinoj ne estas facile scii ĉu ili markos lingve sian inecon
aŭ ne. Ekzemple mi ĉiam hezitas inter "instruisto" kaj "instruistino".
Viroj ne konas tiajn hezitojn :-). 
Bonan tagon al ĉiuj kaj vivu Esperanto kontraŭ ventoj, tajdoj, kaj
perdoj ...Junuloj alvenas...alvenos...
Amikaj pensoj de Mireja al Sergio.


Rispondere a