> >>>> La francoj preferas difini "oceano"n por la nocio "mondoceano";
> >>>> tamen tio malbone funkcias, ĉar komunlingve oni ja uzas "oceano"n
> >>>> por Atlantiko, Pacifiko, Hindia Oceano ktp.
>
> >>> Ĉu? Mi kiel franco
>
> >> Aŭ tamen "francino"?
>
> > Ĉu francino posedas aparta lingvaĵo inter la francoj kiuj parolas
> > france? :-)
>
> Mi mem ne tuj povis diri, kial min ŝokis tiu "kiel franco". Sed nun
> mi probable povas.
>
> Vidu, estas du "kiel"oj: "samkiel" kaj "estkiel" (tiun lastan PIV kaj
> PAG tute misgramatike proponas esprimi per "estiel" -- kvankam nur
> "kiel", ne "iel", povas roli konjunkcie).
>
> Se vi diras "Mi, kiel franco ..." tio estas tute normala por la
> kompara kiel. Sed vi ja celis la identigan "kiel" ("estkiel"):
>
> "Estante franc(in)o, mi ...", aŭ
> "Ĉar mi estas franc(in)o, mi ...".
>
> En tia frazo ankaŭ vi probable ne dirus "franco", ĉu?
Tia argumento estas por mi kaj por multaj aliaj esperantistoj tute
sensenca, cxar "franco" simple ne estas nepre "franca viro" por ni. Krom
en kelkaj nepre viraj vortoj, la manko de la "-in" finajxo ne nepre
indikas ke la vorto celas viron. Por ni, la gentonomoj ne estas tiaj
nepre viraj vortoj.
Mi trovas tiun aferon tre interesa. Mi pensas ke gxi estas ligita al
nacilingvo. Mi divenus ke por vi, "amiko" estas cxiam "vira amiko" kaj
"arhxitekto" estas cxiam "vira arhxitekto", cxu ne?