Je 1/29/08, Mireja:

>>>> La francoj preferas difini "oceano"n por la nocio "mondoceano";
>>>> tamen tio malbone funkcias, ĉar komunlingve oni ja uzas "oceano"n
>>>> por Atlantiko, Pacifiko, Hindia Oceano ktp.

>>> Ĉu? Mi kiel franco

>> Aŭ tamen "francino"?

> Ĉu francino posedas aparta lingvaĵo inter la francoj kiuj parolas
> france? :-)

Mi mem ne tuj povis diri, kial min ŝokis tiu "kiel franco".  Sed nun
mi probable povas.

Vidu, estas du "kiel"oj: "samkiel" kaj "estkiel" (tiun lastan PIV kaj
PAG tute misgramatike proponas esprimi per "estiel" -- kvankam nur
"kiel", ne "iel", povas roli konjunkcie).

Se vi diras "Mi, kiel franco ..." tio estas tute normala por la
kompara kiel.  Sed vi ja celis la identigan "kiel" ("estkiel"):

"Estante franc(in)o, mi ...", aŭ
"Ĉar mi estas franc(in)o, mi ...".

En tia frazo ankaŭ vi probable ne dirus "franco", ĉu?

--
Sergio

Rispondere a