SUDAPOLUSO wrote: > Saluton! Mi vidis la artikolon "Hispani/o". Mi ne konsentas kun tiu > radiko. Mi pensas tiun, kiu la korekta radiko estas "Hispan", ne > "Hispani" kaj tial ni havas "Hispan/anon", "Hispan/ujon", "Hispan/an" > kaj tiel plu (se estas io pli) kaj ne "Hispani/anon", "Hispani/ujon", > "Hispani/an". Cxu mi eraras?
La oficiala radiko estas "hispan-". Sed cxar "-i-" ne estas oficiala sufikso, ReVo traktas "Hispani-" kiel apartan radikon. (Vidu ankaux "Francion".) Mi ne scias, kial la artikolo "hispan-" mankas. Kaj fakte, "hispaniano" estas vera vorto. Gxi signifas civitano de Hispanio. Hispaniano eble estas hispano, eble ne.
