Teodoro: >La Akademio tamen opiniis ke estis io alia dirinda:
Certe. Temis pri la plej profunda periodo de la okcidentismo kaj grandkulturismo de la Akademio de Esperanto. Bonvolu permesi al mi ne esti pli detala. >En la komenco, -uj- estis uzata por tri aferoj Nun "io" estas uzata por multe pli ol tri aferoj, ekzemple: - io en la tablevorto - io en geografo/geografio - io en stetoskopo/stetoskopio (malsama ol la io en la antau'a linio) - io en landnomoj - -i kiel finaj'o de verboj >Laux mia, tia evoluo estas bona afero por nia lingvo. Esperanto tiel >devenas pli preciza kaj logika. Mi ne povas nun rediri c'iuj kialojn kontrau' landnomoj en -io, kiujn vi trovas en la libreto "Rusoj log'as en Rusujo" (cetere tre malmultekosta kaj ac'etebal c'e la libroservo de UEA). >Min tute ne placxas tiu komparo. Mi komprenas tion, sed vi komprenu, ke se oni nun, dum la afero estas diskutata kaj ne esta sklaraj solvoj, irus al la radiko "amik-" en REVO kaj s'ang'us la difinon al "Homo el kiu ajn sekso, kiu ....", oni ne farus ion tre belan. >Kaj pri la afero mem, kion laux vi ni devas fari? Tiuj vortoj estas tre >vaste uzataj, do ReVo devas agnoski ilin, aux en la artikolo pri la >gentonomo, aux en aparta artikolo. ReVo estas priskriba vortaro, ne >preskriba. La problemo estas ne utiligi la pretekston pri "priskribeco" por priskribi nur tion, kio plac'as al oni. Mi povas facile verki rakonton por la pag'aro de la Roma Esperanto-Grupo, en kiu mi skribas "La kitabo "Antologio de Esperanto" estas g'amila", kaj poste mi registras "kitabo = pli moderna vorto por libro" kaj "g'amila = tre pli bela vorto por bela". Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
