Kara Wieland, >Mi aldonis 16 euxropeajn landnomojn, kiuj oni uzas laux mi en >Esperantujo.
Nu, la probelmo estas ke vi ne nur aldonis ilin, sed aldonis ilin ankau' lau' difinita interpreto de la sistemo de land-nomoj: Franci-o kaj ne Franc-i-o. Se samtempe malc'eestas Francuj-o, la tuto estas eksploda miksaj'o. >Laux mi Germanio estas multe pli uzata ol Germanujo. Nun jes, sed se la okcident-dialektisma ondo pasos, ni povos restatistikumi post kelkaj jaroj. >Cxu vi volas, ke ni aldonu evitinde (EVI)? Mi preferus, ke momente nenio apero almenau' g'is la posta decido de la Akademio, kiu estas rediskutanta pri la afero. >La celo de ReVo ne estas decidi pri la vortoj. Sed per montrado de io kaj ne de io konkurenca (ekzemple se vi listigas "kurt-" kaj ne "mal-long-" vi ja faris decidon. >Laux mi oni aldonu ankaux -ujo landnomojn Tio jam mildigus la problemon. >Cxu vi volas diskuti aux cxu vi havas deciditan opinion? Mi volas diksuti, sed mi mem, evidente, havas preferatan formon. La sistemo por komencantoj estas klarigita en: http://www.bonalingvo.it/index.php/Landonomoj_lau_la_Fundamento La vera problemo estas, ke pro troa uzado de -io en landnomoj, novaj esperantistoj ne plu komprenas la distingon inter Francio, C'ilio kaj Israelio (mi mem vidis la uzon de tiu formo). La tuta sistemo ig'in nemalplektebla h'aoso. Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
