> Lau' mi c'io dirinda pri tiu temo estas jam dirita en la ekzerco 40-a
> de la Fundamento: La rusoj log'as en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

La Akademio tamen opiniis ke estis io alia dirinda:

Tiuj landnomoj estas derivaĵoj de landano-nomoj kaj estas diverse 
formitaj: per sufikse uzataj vortoj (-land-, -[i]stan-, ...) aŭ per 
sufiksoj (-uj-, -i-). Tiu maniero formi landnomojn "estas dua, akcesora, 
sekve en okazo de dubo neniam preferinda" (Boirac [1]). La sufiksa -uj- 
"servas por elfari nomojn ... de landoj, sed nur kiam oni nomas landon 
per la nomo de la gento aŭ nacio ĝin loĝanta" (Boirac 1). La sufikso -i- 
en tiaj kazoj povas anstataŭi la sufikson -uj-, sed principe "nur se 
tiel ĝi formas internacian nomon" (Cart).

http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/normaj_landnomoj.html

Do, kvankam ankoraux neoficiala, la sufikso "-i-" estis agnoskita de la 
Akademio, versxajne tro la vasta uzo inter la parolantaro.

En la kazo de Hispanio, la plejmulto da nacilingvaj formoj havas -i-, 
-j-, aux iafoje -ij- en la nomo, cxiuj deveninte el la latina 
"Hispania", do klare temas pri internacia formo de la nomo.

Vidu <http://en.wiktionary.org/wiki/spain>. El 75 nacilingvaj formoj tie 
legeblaj, 59 entenas -ni-, -nj-, -nij-, aux palatan n-on. 14 finigxas je 
-n, do temas pri perdo de tuta(j) silabo(j). La aliaj 2 estas la 
kartvela, pri kiu lingvo mi ne suficxe scias por diri cxu temas pri 
palata n, kaj la hebrea, kiu devenas de tute alia fonto.

Mi pensas, ke la enkonduko de apartaj radikoj por landonomoj, derivitaj 
el gentonomoj, estas bona afero. Tiukaze, cxiu lando estus aparta 
radiko, gramatike nerilata al la gentonomo.

En la komenco, -uj- estis uzata por tri aferoj: entenilo, fruktoprodukta 
planto, kaj lando. La dua uzo preskaux tute malaperis el la nuna lingvo. 
La tria uzo malaperadas antaux niaj okuloj, pro la pli kaj pli vasta uzo 
de "-i-". Baldaux nur unu signifo restos, la vere baza signifo de entenilo.

Mi ne kontrauxbatalas tian mildan kaj malrapidan evoluon de la lingvo. 
Laux mia, tia evoluo estas bona afero por nia lingvo. Esperanto tiel 
devenas pli preciza kaj logika.

 > Mi mem ne nur ne konsentas kun hispani- sed kun la aldono de tiu tuta
 > serio. la afero s'ajnis al mi antau' kelkaj tagoj kiel speco de
 > terorista atenco al REVO.

Min tute ne placxas tiu komparo. Vera teroristajxo estus la murdo de 
senkulpaj legantaj de la retejo, kiuj nur legas kaj ne estas respondecaj 
pri la enhavo. Mi komprenas, ke vi uzis gxin figure; mi nur volas 
informi, ke la komparo malplacxis kaj iom sxokis min.

Kaj pri la afero mem, kion laux vi ni devas fari? Tiuj vortoj estas tre 
vaste uzataj, do ReVo devas agnoski ilin, aux en la artikolo pri la 
gentonomo, aux en aparta artikolo. ReVo estas priskriba vortaro, ne 
preskriba.


Rispondere a