> > en E-o "reghisoro" estas tiu, kiu estras kinoartan aranghon. Sed mi > > demandas, chu estas en E-o termino por tiu, kiu autoras tekston, sur kiu > > bazighos kina verko. En la portugala oni nomas lin "roteirista" > [rotejrista] > > kaj ghin "roteiro" [rotejro].
Se mi bone komprenas vian demandon, vi parolas pri tiuj, kiujn ni nomus angle "screenwriter" kaj "screenplay". > Kial ne simple "auxtoro"? Laux PIV2, Zamenhof skribis "auxtoro de > dramo" do mi supozas ke auxtoro povus verki ankaux la rakonton de > filmo. Laux mi, Russ pravas - "auxtoro" estas tute tauxga vorto. Ankaux "verkinto/verkisto" estus bona. Tamen, en ReVo trovigxas la vortoj "scenaristo" kaj "scenaro". Tiuj vortoj tauxgas kaj por teatrajxo kaj por kinajxoj, do se necesas distingo, eble "kinscenaristo" aux "kina scenaristo" tauxgus.
