Je 2/26/08, Russ: [...]
> Interese; mi povas kompreni vian celon, sed samtempe la afero ne > sxajnas tiom klara... Ekzemple se vi kaj amiko spektus konkretan > prezenton de dramo (ekz Hamleto), kaj li demandus al vi "Kiu estas > la auxtoro?" cxu vi pripensus la regxisoron anstataux Sxekspiro? Ŝajnas ke normale oni supozas, ke teatra reĝisoro estas malpli libera en surscenigo de dramo, ol reĝisoro kina. Kvankam reale tio ne nepre veras, kaj ĉiam pli ofte surscenigo havas tre malfortan rilaton al la fonta teksto. Tial mi ofte vidas la teatrajn reĝisorojn ŝanĝi la titolon de la verko. > Eble pro nacilingva influo, por mi "auxtoro" sugestas skribadon de > ia teksto kiel gravan parton de la laboro, kaj regxisorado estas > alia afero kiu konsistas el "realigo" de tiu skribajxo. Por plu konfuzi la aferon mi diru, ke por mi aŭtoro _La sorĉa fluto_ estas ne la libretisto Schikaneder, sed la komponisto Mocarto ... > Laux PIV ankaux eblas auxtoro de simfonio, ekzemple - tio celas la > muzikan tekston (notojn), ne la orkestran gvidiston kiu realigas > tiun muzikon per gvidado de la muzikistoj. (Parenteze kiel oni > nomas tiun ulon? Vortaro de Benson havas "kondukisto", sed aliaj > vortaroj malkonsentas.) Iuj diras "dirigento". Aliaj diras "direktanto de orkestro" aŭ "orkestrestro". [...] -- Sergio
