Je 2/25/08, Russ: > 2008/2/24 Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]>: >>Kial ne simple "auxtoro"? Laux PIV2, Zamenhof skribis "auxtoro de >>dramo" do mi supozas ke auxtoro povus verki ankaux la rakonton de >>filmo.
>> verki rakonton, romanon aŭ dramon, estas tute alia ol pretigi aŭ krei >> scenaron, ĉu ne? > Jes, certe, sed kio? Verki rakonton (se vi celas novelon, > ekzemple), romanon, kaj dramon (kaj poemon, kaj matematikan libron, > kaj historian libron, kaj politikan eseon, kaj jxurnalisman > artikolon, ktp) tute malsamas unu al la alia ankaux... tamen tiuj > cxiuj havas auxtorojn, cxu ne? Dramo estas arta verko sendepende je sia surscenigo. Sed kiam oni parolas pri filmo oni celas konkretan realigon, kaj se oni dirus "aŭtoro de _La dolĉa vivo_ mi pensus pri la reĝisoro, ne pri la scenaristo. -- Sergio
