2008/2/26 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>: > Dramo estas arta verko sendepende je sia surscenigo. Sed kiam oni > parolas pri filmo oni celas konkretan realigon, kaj se oni dirus > "aŭtoro de _La dolĉa vivo_ mi pensus pri la reĝisoro, ne pri la > scenaristo.
Interese; mi povas kompreni vian celon, sed samtempe la afero ne sxajnas tiom klara... Ekzemple se vi kaj amiko spektus konkretan prezenton de dramo (ekz Hamleto), kaj li demandus al vi "Kiu estas la auxtoro?" cxu vi pripensus la regxisoron anstataux Sxekspiro? Eble pro nacilingva influo, por mi "auxtoro" sugestas skribadon de ia teksto kiel gravan parton de la laboro, kaj regxisorado estas alia afero kiu konsistas el "realigo" de tiu skribajxo. Laux PIV ankaux eblas auxtoro de simfonio, ekzemple - tio celas la muzikan tekston (notojn), ne la orkestran gvidiston kiu realigas tiun muzikon per gvidado de la muzikistoj. (Parenteze kiel oni nomas tiun ulon? Vortaro de Benson havas "kondukisto", sed aliaj vortaroj malkonsentas.) Nu eble la vorto "auxtoro" simple tro ambiguas, cxar povas esti "verkinto" kaj povas esti "farinto, kreinto", do pri filmo estas du roloj (tiu kiu verkis la tekston, kaj tiu kiu realigis la filmon baze de la teksto). Eble pli fundamente/Corsettiece ni parolu pri la "filmtekstisto" aux simile. :) amike, russ
