Renato:
> Bernhard:
>
>>precize pri tio mi malkonsentas kaj jam motivis mian opinion per multaj
>>ekzemploj.
>
> Mi tute komprenas vin, sed vi komprenu, ke aliaj homoj sxatas alian
> lingvovariajxon ol PIV kaj Krause.
Sxajne vi ne komprenis. Mi ne kritikis alian "lingvovariajxon", sed plej
bazajn mankojn de la vortar-fara metio, kiuj svarmas en ReVo (inter multaj
aliaj aspektoj, ke aplikaj frazoj ne estas koheraj kun la difino de iu nocio
kiel ekzemple cxe "orbito" k.m.a., ke multaj aplikaj frazoj estas pli
konfuzigaj ol klarigaj ktp.). La ofteco de tiaj fusxoj kauxzas dubojn pri la
fidindeco de ReVo.
>>(" Formoj kun "hx" gxenerale cxefas kontraux formoj
>>kun "k"), aux tiu regulo estas tro vaste vortumita (ekzemplo tie hxemio,
>>do -hx- en la vortokomenco). Cxu do "findinda lingvo"[-uzo] en ReVo?
>
> Jes, laux mi! Se vi legas la Fundamenton, vi ne havas dubojn pri tio,
> kion intencis Zamenhof. Ne estas mia kulpo, se en la franca ktp. tiu
> sono ne ekzistas.
Pri kiu ero el la Fundamenta tekstaro vi parolas konkrete?
> Mi ne volas konvinki vin.
Mi jam estus kontenta, se vi argumentus precize.
Amike
Bernhard