Nu, Renato,

ReVo konkurencas sur la vortara "merkato" kun aliaj projektoj pri 
"klientoj":

- kun Vikipedio
- kun dulingvaj elektronikaj vortaroj (es-eo, sv-eo, nl-eo k.a.)
- kun libroformaj vortaroj (PIV, Krause, De Diego, De Smedt, Benson k.m.a.)

Kio estas gxia "plivaloro", kion gxi klarigas, kion oni aliloke ne same 
trovas aux trovas ecx pli bone aux pli klare aux detale aux fidinde? Komparu 
nur la jxus uzitan vorton "plivaloro" (Mehrwert) kun gxia (tro mallargxa kaj 
ne plu aktuala) difino en ReVo. Kun malmultaj esceptoj gxi nur enhavas la 
plej tradician vorto-trezoron el la generacio de niaj avoj aux ecx praavoj, 
vortmaterialo de PV jam ree kaj ree traktita en dekoj da vortaroj de la tipo 
(eo)-(x-lingvo). Gxi gxojigas nin per "vitraj vazoj" el la epoko de Kabe 
(antaux lia kabeigxo), ecx ne helpas pri vortparo kiel kanguruo / makropo 
kaj post kontrolo de nur kvin vortaraj artikoloj lasas profundan dubon pri 
gxia fidindeco.

Gxia programa tekniko estas malaktuala. Se oni sercxas "marsupiulo" oni 
ricevas "neniu trafo". Nur se oni sercxas precize "marsupiulo*j*" oni 
ricevas rezulton. La programo ne subtenas ankaux la sercxanton de 
"marsupiulo". Kaj parolante pri tekniko: ReVo pro iu retro-ideologio 
kontraux la plej multaj vortaroj kaj la 3a OA rekomendas "tehxniko" - kaj 
gaje prezentas du paralelajn foliojn, jen tekniko, jen tehxniko kun kvar 
ekzemplo-frazoj, el kiuj ecx ne unu estas trafa kaj klariga, unu rekte lezas 
la plej bazajn regulojn de ekzemplo-donado!

Kelkaj el la kialoj pro tiu malbona evoluo estis ree kaj ree diskutata - 
lastafoje antaux tri tagoj de Luiz (sen ke li ecx nur ricevis respondon). 
Neniu el tiuj diskutoj rezultis en iu profunda plibonigxo. Ec la pene 
akiritaj decidoj (ekzemple pri "neniuj tradukoj cxe kromformoj") ne estas 
notitaj en la pompe nomita "Lingva Manlibro", fakte anoreksia listeto, kies 
lasta aktualigo okazis antaux iom pli ol 4 (! tiel) jaroj.

Kaj divenu, kiel mi trovis "anoreksio". Mi sercxis en ReVo je "Magersucht": 
Kiel kutime neniu trafo. Do mi sercxis en germana Vikipedio je "Magersucht" 
kaj de tie sxaltis al la Esperanta versio. // 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Anoreksio

Ne, sen sxangxo de gxia principaro al ReVo oni tre probable ne plu povas 
helpi. Klarigu vi al interesatoj "kial sercxi en ReVo?" (sed vi ja probable 
preferos kontrauxbatali la tute internacian vorton anoreksio kaj meti gxin 
sur vian ekzekut-liston).

Amike

Bernhard




> Bernhard:
>
>>Resume: Kial sercxi en ReVo, se gxi estas tiel malklara, nefidinda kaj
>>amatoreca?
>
> Kara Bernhard, bonvolu ne kritiki sed helpi.
>
> Amike
>
> Renato

Rispondere a