>>Klarigu vi al interesatoj "kial sercxi en ReVo?"
>
> Se vi volas fidindan lingvon.
>
> Renato
Ahx, Renato,
precize pri tio mi malkonsentas kaj jam motivis mian opinion per multaj
ekzemploj.
Tiun liston oni povas facile dauxrigi, sed mi volas tedi nek la
cirklo-membrojn, nek min. Tial nur kiel plia ekzemplo mallonga rigardo al
artikolo lastatempe sxangxita:
hipokondrio. Laux mi tute bona Esperantigo de la internacia vorto de tiu
malsano, kaj tiel trovebla i.a. en PIV2002, Krause 1999, Krause 2007,
Kraft/Malovec 1995 (eo-cs) k.m.a. Sed: gxi lezas la propran regulon el la
t.n. "Lingva Manlibro" (" Formoj kun "hx" gxenerale cxefas kontraux formoj
kun "k"), aux tiu regulo estas tro vaste vortumita (ekzemplo tie hxemio,
do -hx- en la vortokomenco). Cxu do "findinda lingvo"[-uzo] en ReVo?
Pri la resto ne decas longe paroli: unuvorta difineto (nura "malsantimo",
kp. kun tiu en PIV), konfuzigaj ekzemplo-frazoj (hipokondrio estas la sola
malsano ... cxu gxi do estas timo pri malsano aux malsano?)
Resume: La aferon oni ne klare komprenas, pri la gxusta Esperantigo oni ne
povas esti certa.
La supre menciitaj vortaroj donas:
(cs) hypochondrie; hypochondr
(de) Hypochondrie; Hypochonder, eingebildeter Kranker
De Smet 2004 krome havas
(nl) hypochondrie; zwaarmoedigheid (in ernstige vorm een psychische ziekte
waarbij de lijder zich voortdurend bezorgd maakt over allerlei ziekten en
ingebeelde tegenslagen); hypochonder; hypochondrist; zwartkijker (iemand die
aan hypochondrie lijdt)
Pliajn tradukojn tie cxi: // http://de.wiktionary.org/wiki/Hypochonder
kaj tie cxi: // http://de.wikipedia.org/wiki/Hypochondrie
Pri ReVo malfideme
Bernhard