Simila afero kiel pri "forko":

Laux UV

 ŝelk' bretelle | breeches-bearer | Hosenträger | подтяжки | szelki.

Laux la germana de antaux 125 jaroj do nur la speciala rimeno por teni 
pantolon. *Se* vi sekvas la instruon de Sergio *nur* tio, kaj nenio alia 
rimeno. PIV2002 kontrauxe havas pli vastan difinon, kiu kovras ankaux la 
objektojn "rimeno de mamzono" kaj ecx "rimeno for fortiri auxton". Tio estas 
tute lauxfundamente allasebla, se vi sekvas mian interpreton, ke la F-to 
betonigas nur, ke "sxelk'" cxiukaze kaj por cxiam minimume devas signifi la 
pantalonan rimenon (sed povas alpreni aldonajn kaj pliajn signifojn).

Ankaux cxe "sxelk'" en PIV 2002 la - laux mi malklara kaj maloportuna - 
provo distingi diversajn objektojn per -et kaj -eg:

sxelketo > prefere mamzona sxelko (aux simple sxelko)
sxelkego > prefere auxto-sxelko (aux simple sxelko).

Dankon pro la bona plia ekzemplo.

Cxu iu konas bonan artikolon, kiu traktas la temon, kiel interpreti 
UV-enskribojn?

Salutas

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "f_sophia" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Sonntag, 13. Juli 2008 12:01
Betreff: [revuloj] Sxelko


En la ReVo, "ŝelko" estas fakte difinita kiel "pantalontenilo".
Tamen ankaŭ la mamozono kutime havas ŝelkojn (aŭ ŝelketojn).
La ŝelkozono eĉ tute ne estas pantalontenilo kaj tute ne havas pantalonojn,
sed ĝi kompreneble havas ŝelkojn. :)

Ĉu iu povus kompletigi la difinon?

Dankon

Antonio Codazzi


Rispondere a