Bernhard Pabst skribis:
> Simila afero kiel pri "forko":
>
> Laux UV
>
>  ŝelk' bretelle | breeches-bearer | Hosenträger | подтяжки | szelki.
>
> Laux la germana de antaux 125 jaroj do nur la speciala rimeno por teni
> pantolon.

Cxar antaux 125 jaroj la mamozono estis... simpla bendo (sen sxelkoj) por 
simplaj virinoj.
La tiama subvesto kiu igis "allogaj" la ricxetajn virinojn estis korseto.
La hodiauxa mamozono kun sxelketoj (kaj kun subteniloj, puntoj kaj ecx 
remburo) estas tute '900-a invento.

NOTU: Mi rimarkas ke oni ofte uzas komparon kun sia propra lingvo por difini 
la vortojn.
Laux mia opinio, la komparo kun nacia lingvo ne estas bona afero, cxar 
Esperanto estas "memstara" (nome gxi estas kohera aro bazita sur la uzo).
Fakte, se mi uzus komparon kun italaj vortoj por difini - ekzemple - la 
diferencojn inter "memori"/"memorigi", Esperanto spertus profundan 
sxangxigxon :)

>*Se* vi sekvas la instruon de Sergio *nur* tio, kaj nenio alia
> rimeno. PIV2002 kontrauxe havas pli vastan difinon, kiu kovras ankaux la
> objektojn "rimeno de mamzono" kaj ecx "rimeno for fortiri auxton". Tio
> estas tute lauxfundamente allasebla, se vi sekvas mian interpreton, ke la
> F-to betonigas nur, ke "sxelk'" cxiukaze kaj por cxiam minimume devas
> signifi la pantalonan rimenon (sed povas alpreni aldonajn kaj pliajn
> signifojn).
>
> Ankaux cxe "sxelk'" en PIV 2002 la - laux mi malklara kaj maloportuna -
> provo distingi diversajn objektojn per -et kaj -eg:
>
> sxelketo > prefere mamzona sxelko (aux simple sxelko)
> sxelkego > prefere auxto-sxelko (aux simple sxelko).

Do, mi opinias ke bona difino devas esti kaj plejeble gxenerala kaj iomete 
specifa (kutime en la ekzemploj).
Krome cxiu vorto difinas "aferon"... kaj do:

TEZO:     se tiu "afero" antaux 125 jaroj ne estas "tie"...
ANTITEZO: sed gxi "tie" *nun* estas...
SINTEZO:  "tie"-gxisdatigi ne signifas "sxangxi" la vorton... 
          cxar tiu "afero" estas cxiukaze la sama, cxu ne?

Do mi anstatauxigus la difinon... 
"Rimeno, ordinare elasta, kiun oni metas baltee sur cxiu sxultro por porti 
pantalonon."
...per...
"Rimeno, ordinare elasta, kiun oni metas baltee sur cxiu sxultro kutime por 
porti veston. ekz. sxelkoj por pantalono, sxelkoj por mamozono, (etc... mi 
uzis la ekzemplojn de Minnaja)".

Cxu vi samopinias?

Mi aldonus ankaux la vortojn: "sxelketo", "sxelkopantalono", "sxelkorobo" kaj 
"sxelkozono". Domagxe, mi ne konas la vorton "sxelkego" (aux "auxto-sxelko").

Amike,

Antonio Codazzi

Rispondere a