--- On Tue, 7/15/08, f_sophia:
[...]
>> Laux la germana de antaux 125 jaroj do nur la speciala rimeno por
>> teni pantolon.
> Cxar antaux 125 jaroj la mamozono estis... simpla bendo (sen
> sxelkoj) por simplaj virinoj.
Tio ne estas evidenta. En mia lando nun ekzistas mamzonoj, ankaŭ la
plej diversaj importaĵoj -- sed la rusa lingvo uzas apartan vorton por
iliaj rimetetoj. Ankaŭ por la aŭtomobila rimeno estas uzata aparta
vorto. Uzi la pantalonan "подтяжкa" kiam temas pri mamzona
"бретелька" estus sufiĉe amuza.
Mi ne diras, ke "ŝelko" ne estas uzebla en priskribo de mamzono -- mi
nur donas kontraŭekzemplon, ke la ekzisto de la koncerna realaĵo ne
aŭtomate signifas ĝuste tian sencetendon de ĝuste tiu vorto.
--
Sergio