Nu, Sergio ricevis la OSIEK-premion por la "Komputika Leksikono" de 1995

// http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov08-29.htm

kaj mi gratulas, ecx se mi apartenas al tiuj, kiuj antaux 13 jaroj ne favore 
recenzis gxin (Terminoteko 11, 1995/1, p. 21-22) i.a. pro "pro elekto de 
terminoj,
... lingvajxo kaj fona lingvokoncepto".

 // 
http://www.familienforschung-pabst.de/EspBiographien/PP-pdf/Terminoteko-11.pdf

Plibonigita versio sub la nomo "Komputada Leksikono" sxajne trovigxas nun 
tie cxi (ekz-e anstataux rikordaro nun dosiero por file, Datei):

// http://fagot.alain.free.fr/KompLeks/WGL4/GX.html

kaj vi ja povas simple rigardi, cxu vi ion komprenas.

Iom nekutime estas, ke la premio estas nur nun, post 13 jaroj, aljugxita. 
Kutime oni estas pli rapida, vd. la liston sur la oficiala OSIEK-pagxo:

// http://osiek.org/premio/index.php

Nu, cxar fine decidas la cxeestantoj de la t.n. "Internaciaj 
Esperanto-Konferencoj" (IEK), kiuj fakte estas pli seminarioj kun cx. 30-50 
partoprenantoj, la rezultoj estas iom variaj laux la kongres-lokoj kaj 
partoprenantoj. Ekz. en 1997 oni honoris de Diego por  "Cent jaroj da 
soleco", en la posta 1998 Piron por "La bona lingvo". Pli granda kontrasto 
apenaux estas pensebla.

La decido estas farita cxi-jare en vilagxo apud Gorico (Slovenio)

// http://osiek.org/iek/IEK2008-prezento.pdf

IEK iam evoluis el la "Neuxtrala Esperanto-Movado" (NEM) de homoj proksimaj 
al Ivo Lapenna post la pucxo dum la UK en Hamburgo en 1974, do iam havis la 
memkomprenon estis "Anti-UEA". Sed jam delonge gxi faras ne plu rekte 
politikan, sed interesan, sendependan kulturan laboron, precipe celas levi 
la nivelon de Esperanto-kulturo, esti "movada baz-lernejo" de la 
Esperantistoj.

Do, denove gratulon al Sergio. La severa foto en La Ondo tamen ne estas 
aktuala, sed de antaux 13 jaroj, cxu?



Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "AV3" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Samstag, 26. Juli 2008 00:29
Betreff: [revuloj] Re: Osiekpremio al Sergio Pokrovskij


> mireille.corobu wrote:
>>  > AV3 a écrit :
>>> Nia akademiano S. Pokrovskij ricevis la tiun-ĉi jaran Osiekpremion pro
>>> laboro de antaŭ pli ol dek jaroj. Li certe meritis tiun-ĉi premion pro
>>> sia laboro, sed eĉ pli pro sia pacienca, bonintenca traktado de niaj
>>> intervenoj. Gratulon!
>>
>> Saluton!
>> jen tre bona novaĵo kvankam mi nenion scias pri kio kaj kia estas
>> Osiekpremio.
>> Ĉu iu ĉi tie povos helpi al mi por kompreni ion pri Osiekpremio?
>> Mi tre bedaŭras esti tiom malklera pri la E-a mondo :-/.
>> Antaŭdanke pro respondo kaj vere mi ĝojas ke Sergio ricevis premion, des
>> pli se la premion li ricevas kun ĝojo, sed tion mi ne povas scii...
>> Gratulon fora amiko kaj ĉion bonan al vi kaj viaj familianoj!
>
>>
>
>
> La Osiek-grupo havas someran kunvenon pli malpli tempe kunordigatan kun
> UK. Estas seminario pri iu kultura temo kaj voĉdono por la premio. Iu
> nomiĝas kandidato por la premio en antaŭa nomuma konkurso. La kvin
> kandidatoj estas la kvin plej ofte nomumitaj dum la konkurso. Nesukcesa
> kandidato povas esti renomumita dum sekvaj jaroj. La Osiek-societo
> baziĝas en Metz kaj ligiĝas kun revuo tie eldonita de familio de Zillah.
> Ĝi estas same serioza premio kiel tiuj dum UK. Oni pagas iaspecan
> kotizon por membriĝi kaj voĉdoni.

Rispondere a