Je Vendredo 25 Julio 2008 16:31:39 AV3 skribis:
> Nia akademiano S. Pokrovskij ricevis la tiun-ĉi jaran Osiekpremion pro
> laboro de antaŭ pli ol dek jaroj. Li certe meritis tiun-ĉi premion pro
> sia laboro, sed eĉ pli pro sia pacienca, bonintenca traktado de niaj
> intervenoj. Gratulon!

- Prave! Kaj mi ege aprezas ankau liajn multajn korektojn kaj komentojn en
ReVo mem; mi pensas ke li ghuste por ReVo meritus nuntempe premion.
Jes, antau jardeko lia Komputila Vortaro estis giganta laboro, la unua kaj dum
longa tempo sola, kiun ankau mi preskau chiutage uzis por miaj E-igoj de
linuksa sistemo. Multaj linuksaj Esperantigoj vershajne ne estus ech
penseblaj sen la helpo de lia vortaro.
Sed de unu monato mi uzas la ege pli ampleksan kaj krome aktualan "Komputeko"
de Yves Nevelsteen (www.komputeko.net). Sergio certe ne malghojas vidi, ke
nuna, aktuala terminaro alte staras sur la bazo kiun li mem konstruis kaj al
kiu li dedichis certe grandan parton de siaj viv-tempo kaj -energio.

Mia espero estas, Sergio, ke - ghuste ankau per via laboro por ReVo - iam en
ne tro multaj jaroj maturighos tiu chi projekto, kaj se intertempe realighos
eble pli rapidaj projektoj, almenau parte surbaze de ReVo, ankau tiam via
laboro sentighos tie (mi pensas pri la projekto "Bonlingva Vortaro").

Kore salutas vin
Vilhelmo.

-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a