Bonege!

Gratulon, Sergio! Inter kritikoj kaj lauxdoj, trafajxoj kaj eraroj, dauxrigu
vian bonan laboron favore de E-o. Ni dankas!

Amike,

Fernando

2008/7/25 Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>

> Nu, Sergio ricevis la OSIEK-premion por la "Komputika Leksikono" de 1995
>
> // http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov08-29.htm
>
> kaj mi gratulas, ecx se mi apartenas al tiuj, kiuj antaux 13 jaroj ne
> favore
> recenzis gxin (Terminoteko 11, 1995/1, p. 21-22) i.a. pro "pro elekto de
> terminoj,
> ... lingvajxo kaj fona lingvokoncepto".
>
>  //
>
> http://www.familienforschung-pabst.de/EspBiographien/PP-pdf/Terminoteko-11.pdf
>
> Plibonigita versio sub la nomo "Komputada Leksikono" sxajne trovigxas nun
> tie cxi (ekz-e anstataux rikordaro nun dosiero por file, Datei):
>
> // http://fagot.alain.free.fr/KompLeks/WGL4/GX.html
>
> kaj vi ja povas simple rigardi, cxu vi ion komprenas.
>
> Iom nekutime estas, ke la premio estas nur nun, post 13 jaroj, aljugxita.
> Kutime oni estas pli rapida, vd. la liston sur la oficiala OSIEK-pagxo:
>
> // http://osiek.org/premio/index.php
>
> Nu, cxar fine decidas la cxeestantoj de la t.n. "Internaciaj
> Esperanto-Konferencoj" (IEK), kiuj fakte estas pli seminarioj kun cx. 30-50
> partoprenantoj, la rezultoj estas iom variaj laux la kongres-lokoj kaj
> partoprenantoj. Ekz. en 1997 oni honoris de Diego por  "Cent jaroj da
> soleco", en la posta 1998 Piron por "La bona lingvo". Pli granda kontrasto
> apenaux estas pensebla.
>
> La decido estas farita cxi-jare en vilagxo apud Gorico (Slovenio)
>
> // http://osiek.org/iek/IEK2008-prezento.pdf
>
> IEK iam evoluis el la "Neuxtrala Esperanto-Movado" (NEM) de homoj proksimaj
> al Ivo Lapenna post la pucxo dum la UK en Hamburgo en 1974, do iam havis la
> memkomprenon estis "Anti-UEA". Sed jam delonge gxi faras ne plu rekte
> politikan, sed interesan, sendependan kulturan laboron, precipe celas levi
> la nivelon de Esperanto-kulturo, esti "movada baz-lernejo" de la
> Esperantistoj.
>
> Do, denove gratulon al Sergio. La severa foto en La Ondo tamen ne estas
> aktuala, sed de antaux 13 jaroj, cxu?
>
>
>
> Bernhard
>
> -----Ursprüngliche Nachricht-----
> Von: "AV3" <[EMAIL PROTECTED]>
> An: <[email protected]>
> Gesendet: Samstag, 26. Juli 2008 00:29
> Betreff: [revuloj] Re: Osiekpremio al Sergio Pokrovskij
>
>
> > mireille.corobu wrote:
> >>  > AV3 a écrit :
> >>> Nia akademiano S. Pokrovskij ricevis la tiun-ĉi jaran Osiekpremion pro
> >>> laboro de antaŭ pli ol dek jaroj. Li certe meritis tiun-ĉi premion pro
> >>> sia laboro, sed eĉ pli pro sia pacienca, bonintenca traktado de niaj
> >>> intervenoj. Gratulon!
> >>
> >> Saluton!
> >> jen tre bona novaĵo kvankam mi nenion scias pri kio kaj kia estas
> >> Osiekpremio.
> >> Ĉu iu ĉi tie povos helpi al mi por kompreni ion pri Osiekpremio?
> >> Mi tre bedaŭras esti tiom malklera pri la E-a mondo :-/.
> >> Antaŭdanke pro respondo kaj vere mi ĝojas ke Sergio ricevis premion, des
> >> pli se la premion li ricevas kun ĝojo, sed tion mi ne povas scii...
> >> Gratulon fora amiko kaj ĉion bonan al vi kaj viaj familianoj!
> >
> >>
> >
> >
> > La Osiek-grupo havas someran kunvenon pli malpli tempe kunordigatan kun
> > UK. Estas seminario pri iu kultura temo kaj voĉdono por la premio. Iu
> > nomiĝas kandidato por la premio en antaŭa nomuma konkurso. La kvin
> > kandidatoj estas la kvin plej ofte nomumitaj dum la konkurso. Nesukcesa
> > kandidato povas esti renomumita dum sekvaj jaroj. La Osiek-societo
> > baziĝas en Metz kaj ligiĝas kun revuo tie eldonita de familio de Zillah.
> > Ĝi estas same serioza premio kiel tiuj dum UK. Oni pagas iaspecan
> > kotizon por membriĝi kaj voĉdoni.
>
>
> ------------------------------------
>
> retposhtaj adresoj:
>  por afishi mesaghon: [email protected]
>  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>  administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>
> URL:
>  http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>
>

Rispondere a