Mi dankas al ĉiuj, kiuj gratulis min en la temfadeno "Osiekpremio al Sergio Pokrovskij". Mi ĝojas, ke ankoraŭ estas sufiĉe da varmo en nia kompanio.
Cetere, la laste enretigita versio estas ĉe Bertilo, http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/DEFAULT.html Ĉi tiun retadreson bonorde indikas la referenco [KompLeks] en la Bibliografio de ReVo. -- Sergio
