Karaj Vilhelmo kaj Bernhard, mi jam revenis hejmen kaj povis kontroli la tutan cxapitron pri tektoniko cxe Dudich kaj ankaux la Geologian Vortaron, de Hoeg. Mi raportu tiun esploron:
Kiel mi atendis, Dudich entute kongruas kun mia penso antauxe prezentita; tio vere kontentigas min, cxar ekde de tiu tempo kaj ecx se plurnacia la geologaro ja parolas "saman lingvon". Dudich neniumomente uzas la vorton tekton', almenaux en tiu cxapitro (gxuste pri tektoniko!). Interese, la vorto tektoniko aperas unuafoje post la prezentado de la teorio de Wegener, tre simile al mia difino pri plat(o)tektoniko. Antauxe mi sugestis plat(o)tektoniko = la unuigxinta teorio ktp. (vidu lastajn mesgaxojn). Dudich preferas la formon plato-tektoniko (poste li ankaux uzas plat-tektoniko) = la unuigita teorio. Cxiel ajn tiun uzon PIV ial ne atentis, cxar gxi prezentas la unuigxintan teorion, sole kiel platotektonismo (senrilate al la internacia nomado, Plate tectonics, Tectonique des plaques, Tectónica de placas, ktp.). Poste Dudich, ene de sia kunteksto, diras, ke 1) "tiuj cxi procezoj [la transfomoj/sxangxoj de la litosfero] kune estas nomitaj 'tektonismo'" kaj 2) "la scienco-brancxo okupigxanta pri ili estas nomita tektoniko". Pri 1): Dudich diras tion, kaj de tio PIV mise komprenas, ke la tuton oni nomas tektonismo. Tio estas ja erara. Dudich ne diris tion. Li simple diris, ke tiujn procezojn oni nomas tektonismo (kaj ke ili okazas kune; evidente kaj kompreneble se estas rifto, nepre estu fauxltigxo!). Do se okazas nur faltigxo plus fauxltigxo aux nur fauxltigxo plus rifto (kvazaux pleonasmo...), tio jam estos tektonismo, tamen de la difino de PIV necesas okazi la tuton por ke povu la geologo paroli pri tektnonismo. Pri 2): Dudich klare ne celis apartigi radikon tekton' kaj al gxi sumi -ism kaj -ik por formi tektonismo kaj tektoniko. Li traktas ambaux kiel apartajn radikojn. Tio pruvigxas en la mallonga vortaro de "Cxu vi konas la teron?" mem. Tie la auxtoro kreis du apartajn artikolojn: tektonismo kaj tektoniko; kaj ne kreis artikolon por la supozebla tektono. Do li klare ne celis uzi tian radikon, nur la aliajn du. Sciigante: - tektoniko: scienco pri la strukturigaj movigxoj de la terkrusto. - tektonismo: la strukturigaj procezoj en la terkrusto. Do cxion, kion mi diris en mia unua mesagxo konsideru kiel saman en la verko de Dudich. Mi poste kontrolis la vortojn en la Geologia Vortaro. Surprize tie mi trovis tekton'! Vidu gxuste kiel estas la artikolo: tekton' (ne en PIV) [=> tiu estas noto de la auxtoro; do tekton' ne aperis en la malnova PIV] --- tektonismo: la strukturigaj procezoj en la terkrusto. (Dudich, 140) Nu, vidu, kion faris Hoeg! Li pensis, ke Dudich celis radikon tekton', kiu, sumite al -ism, donas tektonismo. Eraro de tiu auxtoro. Tiel estas, ke li ne citas ian ajn ekzemplon de tektono, nur tiun de Dudich (tektonismo)! Kaj ankaux esperantlingve tio estas eraro, cxar -ism ne havas la sencon procezo. Tektonismo estas kiel la vorto aforismo; ne estas radiko afor', cxu ne? Nun mi vidas, ke Hoeg pardonotinde eraris kaj NPIV senpense sekvis tiun eraron. Sekve Hoeg prezentas la artikolon tektonik' kaj gxin eksplikas samkiel Dudich. Do felicxe Hoeg ankaux pensas en tektonik' kiel apartan radikon. Fakte malsame ne povus esti. Mi esperas, ke la afero eksplikigxis nun. Mi eble estis iom konfuza supre, sed mi ne havas tempon por organizi la argumentojn. Dankon al Vilhelmo por enirigi tiun diskuton, kaj ankaux al Bernhard por prezenti tiun antauxan liston da eseoj. Mi volegas legi tiun pri "Tektono, tektoniko": Golden, Bernard (1985) ′Tektona′, ′tektonika′ kaj parencaj vortoj en Esperanto esperanto (Italujo) 1985, n. 2, p. 19-20 Tamen kiel akiri gxin? :-( Kaj finkonklude: PIV kaj Dudich certe ne kongruas. Veramike, Fernando 2008/8/19 Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]> > > Je Dimanĉo 17 Aŭgusto 2008 03:22:08 Bernhard Pabst skribis: > >> Laste: Dudich, Ender, "Cxu vi konas la teron", Budapest 1983, 140, > havas: > >> "tektoniko [kun -ik]: scienco pri la strukturiga movigxoj de la > >> terkrusto". Do la (malmulta) faka literaturo bone subtenas vian > preferon, > >> se mi bone komprenis (aux cxu nur sxajna kontrauxo inter la PIV-a kaj > via > >> opinio??). > > > > - Lau via citajho, Dudich kaj PIV perfekte kongruas. "tektono" estas la > > fenomeno kaj "tektoniko" la scienco pri la fenomeno. > > Vilhelmo. > > Jes, tiel ankaux mi komprenis la aferon. > > B. >
