--- On Thu, 8/21/08, mjb0 wrote:

[...]

> Certe estas tendenco en E-ujo forigi balastajn etimologiajn
> sufiksojn, sed cxar ni toleras la -ik de "fizika" (kaj la dusencecon
> de tiu adjektivo), ni tre bone povus toleri tiun de "tektonika"
> (argumento de Fernando, kun kiu mi plene konsentas).

"FIZ" estus ambigua, ĉar oni povus pensi pri "fiziologio" ktp.
Krome, "fiziko" (kaj "muziko") estas sufiĉe mallongaj vortoj, tiel ke
la greka sufikso ne tiom ĝenas (kaj la trilitera radiko, kiel MUS aŭ
FIS/FUS, estus malpli rekonebla; kp "Anna" en kiu escepte oni
konservas la duoblan konsonanton -- ĝuste ĉar "Ana" estus tro
mallonga; male, en "tektona" la radiko estas senhezite rekonebla).

-- 
Sergio






      

Rispondere a