Fernando: > Mi poste kontrolis la vortojn en la Geologia Vortaro. Surprize tie mi > trovis > tekton'! Vidu gxuste kiel estas la artikolo: > > tekton' (ne en PIV) [=> tiu estas noto de la auxtoro; do tekton' ne aperis > en la malnova PIV] > --- tektonismo: la strukturigaj procezoj en la terkrusto. (Dudich, 140) > > Nu, vidu, kion faris Hoeg! Li pensis, ke Dudich celis radikon tekton', > kiu, > sumite al -ism, donas tektonismo. Eraro de tiu auxtoro. Tiel estas, ke li > ne > citas ian ajn ekzemplon de tektono, nur tiun de Dudich (tektonismo)! Kaj > ankaux esperantlingve tio estas eraro, cxar -ism ne havas la sencon > procezo. > Tektonismo estas kiel la vorto aforismo; ne estas radiko afor', cxu ne? > Nun > mi vidas, ke Hoeg pardonotinde eraris kaj NPIV senpense sekvis tiun > eraron.
Salutiks Fernando, mi denove kaj ankoraux ne volas enigi la diskuton pri la "gxusteco" de tekton-, nur iom prilumi gxian historion: Gxi sxajnas esti relative juna vorto en Eo, almenaux mi ne povis spuri gxin trans PIV 1970, precipe *ne* en Scienca kaj Teknika Terminaro (STT 1956). Jam PIV 1970 notas: "tekton/iko. Scienco pri la konsisto de la tergloba krusto k gxiaj deformigxoj sub la internaj fortoj. ~a. Rilata al tiu scienco: ~a mapo." Interese estas, ke jam PIV 1970 montras la vojon per la oblikva streko en "tekton/iko" kaj la difino "scienco" (gxi jam havas "-ik/ Int. suf, uzata por formi nomojn de arto aux tekniko ..."). Post PIV 1970 en diversaj vortaroj, ekz-e en Middelkoop eo-nl 1971. Cxe Krause eo-de 1999 jam "tektonika ankaux tektona, tektonisch" Hodiaux plej ofte (kaj surprize ofte) en "tektonaj platoj", ecx jam en ReVo je "cunamo", "tektonaj fortoj", "tektonaj rompoj kaj fendajxoj", "tektona deŝiraĵo de juraj kalkŝtonoj" kaj metafore en "Ĝi spegulas malnovan zorgon subkuŝantan sub la ideo de la alvenonta tektona renverso ĉe la mondekonomia potenco favore al Orient-Azio, ..." el la Diplo (// http://eo.mondediplo.com/article858.html). Estas probable tiu traduk-problemo, kiu instigis Vilhelmo al lia mesagxo. Pliajn ekzemplojn vd. cxe // http://www.tekstoj.nl/kukolo/index.htm. Dum mi skribas tion jxus alvenas la reago de Marc kaj do mi povas mallongigi: Jes, laux mi tipa ekzemplo por "retro-evoluo" (redukto de la radiko kun sxangxo de la vortklaso): redaktoro > redakt-i > redakt-ist-o / redakt-ant-o cirkuler-o > cirkul-i > cirkul-ajx-o kocxer-o > kocx-i > kocx-ist-o tektonik-o > tekton-a > tekton-ik-o ktp. ktp. Tre forta Eo-tipa mekanismo kaj auxtomatismo, kiu kutime rezultas en paralelaj formoj ("hezit-paroj"), kiuj ofte semantike kontrauxas sin (lingvistik-o <> lingv-ist-ik-o). Provon sistemigi la fenomenon (teorian fonon) vi trovas cxe Karolo Picx en "La interna vivo de Eo" 1995, 70 ss., kiu kreis la terminon "retro-evoluo". Marc tute trafas la kernon: Hodiaux la uzo kutime deiras de la adjektivo tekton-a (cxar oni simple pli ofte bezonas gxin) ol de tektonik-o (o-vorto). Kun bonaj salutoj Bernhard
