> > Se paroli pri mia gusto, mi ne tro sxatas la enprenon de "tekton" kiel > substantiva radiko (kun kia signifo?), kaj de ~ismo, ~iko kiel derivajxoj: > tio vere ne kongruas. Sed unu afero por preni en konsideron miaopinie estas > la adjektiva uzo de "tectonic", "tectonique", "tectónico" ks. "Tektonika" en > multaj okazoj ne tauxgus. Cxu do ni enprenu "tekton" kiel adjektivan radikon > (kaj tektonik, tektonism kiel etimologie parencajn radikojn)? Aux cxu ni > provu krei koheran vortoserion surbaze de alia nova radiko aux de jam > ekzistanta leksika materialo? > > Kore, > > Marc
Saluton, Marc! Dankon por doni al ni vian cxiam bonvenan opinion. Mi ne timas novajn vortojn, :-), do tekton' laux mi ne tute malbonvenas (mi jam konsentis, ke oni povas uzi gxin komforte kelkajn fojojn). Tio, kio ne eblas, estas fari misajn derivajxojn. Oni ne povas - ne nur pro scienca rigoro, sed ankaux lingva - pensi pri tektonismo kiel tekton-ism-o, se tiu estas la procezo (-ism ne ligas al procezo). Kaj akoraux pri la vorto tekton', gxi sxajne ekaperis ne en geologiaj, sed lingvaj eseoj. Gxis nun sxajnas al mi, ke geologiaj verkoj ne apogas gxin (la apero de tekton' en Hoeg estas klara misajxo, cxar lia sola ekzemplo por tekton' estas tektonism' em Dudich; kaj se Dudich estus celinta uzi tiun vorton [tekton], li certe estus metinta gxin en la vortareto fine de sia libro). Pri via analizo, Marc, uzi la adjektivon tektonika ja sxajnas strange, se ni pensas rekte kaj sole la sciencon. Sed tio okazas al pluraj sciencoj, cxu ne? Ni komforte diras "geologia evoluo", "fizika fenomeno", "kemia procezo" kaj "tektonika forto". Kial? Cxar tiuj rilatas al la sciencoj studantaj tiujn fenomenojn. Tamen se la stilo de iu esperantisto petas pli rigoran lingvo-uzon, li-sxi povas elekti uzi tektonisma (adjektivo rilata al la procezo, la strukturigo), ankoraux senbezone de novan vorton, tekton'. Plenestime via, Fernando
