karaj, mi ne estas fakulo, kaj volis min deteni. sed vide al tiu chi ero en la interveno de Marc --
>La vorto tektono estis kreita nur por pravigi la derivitecon de "tektoniko" kaj "tektonismo" , pri tio mi ne havas dubon kaj kun tio principe malkonsentas. Aliflanke, se la kreita serio estas suficxe ampleksa kaj kohera, ni povas pardoni tiun cxi trukon kaj klarigi, ke la vorto ne estas uzata, cxar ne ekzistas en naciaj lingvoj. Sed necesas fari tion malferme kaj doni al "tektono" minimuman difinon de la tipo "cxiu el la fenomenoj, studataj de ~iko" aux "cxiu el la fenomenoj, konsistigantaj ~ismon". >Malfacila demando entute. -- mi sentas la emon demandi, kial iuj trovas pli utila la enkondukon de tekton/, ol iu ajn trovus la enkondukon de ge/o pro geologio/ geografio, au ol iu ajn trovus la enkondukon de dem/o pro demokratio/ demografio. chu tekton/ estas iamaniere pli konkreta, pli palpebla? mi ne starigas retorikan demandon por kashe kontraui la proponon tekton/ - mi estas nek por nek kontrau char mi ne estas kompetenta havi opinion. mi provas kompreni la tipon de sento, kiu shajnas motivi chi tie specifan proponon. amike probal Probal Dasgupta Linguistic Research Unit Indian Statistical Institute 203 B.T. Road Kolkata 700108, India tel. +91-9831815042 ----- Original Message ---- From: Marc Bavant <[EMAIL PROTECTED]> To: [email protected] Sent: Wednesday, August 20, 2008 11:47:34 PM Subject: Re: fenomeno kaj ties scienco (Re: [revuloj] mankas tekton -o, -a ktp > -ik-vortoj) Fernando: >Se paroli pri mia gusto, mi ne tro sxatas la enprenon de "tekton" kiel >substantiva radiko (kun kia signifo?), kaj de ~ismo, ~iko kiel derivajxoj: >tio vere ne kongruas. Sed unu afero por preni en konsideron miaopinie >estas la adjektiva uzo de "tectonic", "tectonique" , "tectónico" ks. >"Tektonika" en multaj okazoj ne tauxgus. Cxu do ni enprenu "tekton" kiel >adjektivan radikon (kaj tektonik, tektonism kiel etimologie parencajn >radikojn)? Aux cxu ni provu krei koheran vortoserion surbaze de alia nova >radiko aux de jam ekzistanta leksika materialo? > >Kore, > >Marc > > >Saluton, Marc! Dankon por doni al ni vian cxiam bonvenan opinion. Mi ne >timas novajn vortojn, :-), do tekton' laux mi ne tute malbonvenas (mi jam >konsentis, ke oni povas uzi gxin komforte kelkajn fojojn). Tio, kio ne >eblas, estas fari misajn derivajxojn. Oni ne povas - ne nur pro scienca >rigoro, sed ankaux lingva - pensi pri tektonismo kiel tekton-ism-o, se tiu >estas la procezo (-ism ne ligas al procezo). Kaj akoraux pri la vorto >tekton', gxi sxajne ekaperis ne en geologiaj, sed lingvaj eseoj. Gxis nun >sxajnas al mi, ke geologiaj verkoj ne apogas gxin (la apero de tekton' en >Hoeg estas klara misajxo, cxar lia sola ekzemplo por tekton' estas >tektonism' em Dudich; kaj se Dudich estus celinta uzi tiun vorton >[tekton], li certe estus metinta gxin en la vortareto fine de sia libro). > >Pri via analizo, Marc, uzi la adjektivon tektonika ja sxajnas strange, se >ni pensas rekte kaj sole la sciencon. Sed tio okazas al pluraj sciencoj, >cxu ne? Ni komforte diras "geologia evoluo", "fizika fenomeno", "kemia >procezo" kaj "tektonika forto". Kial? Cxar tiuj rilatas al la sciencoj >studantaj tiujn fenomenojn. Tamen se la stilo de iu esperantisto petas pli >rigoran lingvo-uzon, li-sxi povas elekti uzi tektonisma (adjektivo rilata >al la procezo, la strukturigo) , ankoraux senbezone de novan vorton, tekton'. Jes, via paralelo konvinkas: se "fizika forto" povas esti forto en la studkampo de fiziko, kial "tektonika forto" ne eblus? Mi evidente konsentas, ke "tektonismo" ne estas ismo, laux la klasika signifo, sed aperas la demando, kial ni rifuzus la sencovastigon ("fenomen_ar_ o") proponitan de PIV. Mi akceptas la argumenton, ke neeuxropanon tiu stranga signifo de la sufikso povas konfuzi, sed aliflanke, se ni uzas "tektonism" kiel radikon, la formo estas same konfuzkapabla.
