Renato:
Marc:
Apero de tiuj vortoj cxe Minnaja donas bazon por enkonduki ilin
Mi teorie kontraÅas tion. Aperoj de vorto en vortaro nur signifas ke la
vortaristo Åatas tiujn vortojn sendepende de tio, kion la esperantistoj
diras kaj sendepende d emultaj aliaj aferoj.
Mi bone komprenas tion kaj la koncernan konkludon de Russ pri la efektiva
neuzateco de tiu vorto. Sed, per la supre dirita, mi celis, ke tamen
ekzistas auxtoritata fonto, do la vorto iusence "ekzistas" ecx se nur en la
menso de ties respektinda auxtoro kaj meritas ian atenton, pripensadon.
Tian vorton ni povas konscie decidi prisilenti, sed se iu agitadas por gxia
enkonduko, la kompromisa solvo, kiun ni gxis nun uzis estas, ke oni
efektive enkonduku, sed kun referenco al preferata perfekta ekvivalento
("sinonimo" en la REVO-a jxargono).
Kore,
Marc