Antonio,

Bv konsideri miajn komentojn kaj rimarkojn kiel helpon al vi por pli efike 
funkcii por REVO. Estas reguloj, kiujn vi ne konas: kun kelkaj vi rajtas ne 
konsenti, kun aliaj ne. Mi tre gxojas, ke vi eniris la projekton kaj kapablas 
uzi la ilojn, sed ne forgesu, ke temas pri kolektiva laboro.

> Mi ne estas ĉiam en interreto. Aldone, mi ne kutimas tuj respondi, sed mi 
> preferas pripensi kaj eventuale enketi antaŭe.

Tre bone. Se vi tamen bonvolus respondi al cxiu mesagxo aparte, tio faciligus 
spuradon kaj takson pri tio, kio restas nerespondita. Malmultaj el ni estas 
"cxiam en interreto", sed kelkaj tamen dedicxas 100-procente de sia magra 
libera tempo al laboro por REVO. Prefere faciligu la diskutojn per klareco kaj 
aferkerneco.

> 
> Bernhard skribis:
> > 1.) Aux la singulara aux la plurala formo estas forstrekinda la restanta 
> > difino adaptinda (nun Argonauxto difinas sin per si mem).
> 
> Ĝi estas teorie bona rimarko. Bedaŭre, kelkfoje la tuto ne estas la simpla 
> sumo de ĉiu elemento. Ekzemple, Atreido kaj Atreidoj ne estas la sama afero. 
> En la kazo de Argonaŭtoj, la kolektiva nomo estas la plurala vorto, sed, en 
> la uzo, la singulara (ĉefe por derivaĵoj) formo estas necesa.
> Ankaŭ aliaj vortoj en la ReVo difinas sin per si mem, ekzemple "sokratismo" 
> -> 
> "doktrino de Sokrato", k.t.p.

Mi ne konsentas kun tio. Normala difino de argonauxto tekstas: "cxiu el la..." 
Se vi nepre volas enkonduki la pluralan formon enkonduku gxin en ekzemplo 
(eventuale kun traduko).

> 
> > Laux la formalaj reguloj de ReVo gxi tamen devus probable trovigxi en la 
> > artikolo pri kino, cxu ne?
> > 
> > kartuno gxis nun mankas en ReVo, sed vd. kartuno en Vikipedio.
> 
> Kiel mi jam diris, mi sendis la dosieron "kartuno" kune kun "kartunkino", sed 
> la dosiero estis rifuzita, ĉar ĝi entenis etan eraron laŭ la xml-formala 
> verkmaniero.
> La formalaj reguloj de ReVo estas malklaraj en tiu kazo. "kartunkino" estas 
> parto de "kartuno" aŭ de "kino"?

La reguloj de REVO ne estas absolutaj, sed cxi-okaze suficxe klaraj. Mi tamen 
rediras, ke "kartunkino" ne estas vorto enkondukinda, cxar subtenata de neniu 
fonto.

> Por simpligi la aferon, mi kreis aparta dosieron.
> Foliumante la ReVo-n, mi vidis ke tio jam okazis.
> 
> Marc Bavant skribis:
> >Aliflanke necesas unue konsideri, cxu "kartun" estas enkondukinda radiko.
> > Gxi sendube ekzistas en la uzo (ne en PIV)
> 
> Vortaro utilas por klarigi al la uzanto la signifon de la ekzistantaj vortoj.
> Do se "kartun" ekzistas kaj estas uzata, la rimarko estas tute senutila.

Respondeca redaktanto devas meti al si tiajn demandojn. La rimarko eble ne 
placxas al vi, sed se oni ne havas argumentojn (kaj auxtoritatajn ekzemplojn), 
oni prefere rezignu pri enkonduko. Cxi tie, miaopinie, la regulo de REVO estas 
klara.

> Male, se mi indikis "kartuno" kiel oficiala vorto (sed mi ne faris tion!), do 
> vi pravis (sed tiu frazo estas "pasinta ebleco", t.e. nereala). :)

??

> 
> Fakte Bernhard ĝuste skribis:
> > Vi ja mem konfirmas, "ke gxi sendube ekzistas en la uzo ..." (simple, cxar 
> > la vorto eniris multajn lingvojn, vd.
> > // http://eo.wikipedia.org/wiki/Kartuno
> > kaj de tie la aliajn lingvo-versiojn).
> > 
> > Do plian fojon la cxiam sama demando de ReVo: cxu prisilenti, cxu noti kaj 
> > eble averti aux proponi pli bonstilan alternativon. Se vi prisilentas, la 
> > homoj sercxas alie, ekz. en Vikiopedio aux Krause eo-de 1999. Gvidi uzon 
> > oni 
> > nur povas per konvinkaj alternativa modelo. Al kio tauxgas vortaro, se gxi 
> > silentas pri tiaj cxiutagajxoj, sed ja "ofendas geografion"?
> 
> Jes, Bernhard, mi samopinias. :)

"Kartuno" certe ne estas cxiutagajxo. Mi cetere respondis al Bernhard.

> 
> Marc:
> > "movdesegnajxo" (kiel diras aliaj?)
> 
> Kartuno ne estas movdesegnaĵo. Kiam vi malfermis retpaĝojn, vi trafis multaj 
> "movdesegnaĵojn" kiuj ne estas kartunoj. :)

Mi konkludas, ke vi ne scias, kio estas movdesegnajxo. La cxefa afero estas 
difini, ne laux oniaj supozoj kaj deziroj, sed laux la vera uzo.

> 
> Renato rimarkis:
> > *kartun-o* --> [...]desegn-o-film-o, bild-filmo, desegn-it-a film-o, 
> 
> Mi ne povas klarigi al ĉiuj, se mi povas al Renato.

Signifo?

> Racie, desegno-filmo kaj bild-filmo estas pli taŭgaj por "Supergulp" de Bonvi 
> aŭ por la pli moderna "Afterworld" ol "Bugs Bunny".
> Fakte kartuno ne estus taŭga ankaŭ por la japana "Hokuto no ken" (itallingve 
> "Ken il Guerriero" :) ).

Signifo? Eble Renato tradukos.

Denove: via uzado aux viaj hipotezoj pri la uzado estas same respektindaj kiel 
aliaj, sed temas pri terminologia demando, kaj tie necesas havi argumentojn. Se 
ekzistas pruvebla diferenco inter "kartuno" kaj (kio cetere?), bonvolu montri 
gxin.

> 
> Marc:
> > Nenio pravigas, ke pro modo, snobeco, ekonomipolitika-kultura hegemonio oni 
> > eljxetu la tradiciajn terminojn favore al la usona.
> 
> "Cartoon" estas nur hazarde usona vorto. Fakte tiu "cartoon" estas latinida 
> (verŝajne "franc-ida") vorto "cartone" (kartono), ĉar ĝi estas la vorto uzata 
> por la erojn de la desegnaĵoj por la "magia lanterno".

Certe, temas pri latinida origino. En la franca "carton" povas signifi 
desegnajxon (en tre difinitaj cirkonstancoj), sed "kartono" en la respektivaj 
latinidaj lingvoj neniam signifis "movdesegnajxo" (aux "desegnofilmo"). 

> 
> Marc pri tetraedro:
> > Antonio gxin solvis enkondukante novan derivajxon kun marko edr.kvar0o. 
> > Mi sxatus sugesti, ke en tiaj okazoj oni nek difinu, nek traduku la novan 
> > derivajxon,
> 
> ... sed mi devus referenci la afero al n-edro.

Jes, al supernocio n-edro.

> Tamen, "kvaredro" ne estas "normala" n-edro. 

Mi rediras "supernocio". Referencoj havas tipon: supernocio, sunocio, parto, 
sinonimo, antonimo ktp. Tre potenca ilaro, kiun necesas kompreni.

> Laŭ la vido kaj laŭ la eco, ĝi 
> havas sian propran "personecon". 

Certe.

>Eble la matematikistoj povas kompreni la 
> kialon :)
> Ĉiukaze, por la aliaj kialoj, legu sube.

Kie?

> ** Pri la difinoj ĝenerale: **
> Kiam oni kreas difinon, oni klarigas signifon. En internacia medio, tiu 
> "klarigo" estas unue mensan "fiŝhokon" por "hokfiŝi" la konon en la maro de 
> la menso aŭ de la realo.
> Ekzemple, la difino de Aĥilo estis: <>
> Ĝi ne estas bona!
> Multaj personoj ne konas Iliadon, male ĉiuj konas Aĥilon kiel "ulo vundebla 
> en 
> la kalkano".
> Due, tiu tro ĝenerala priskribo estas tute taŭga ankaŭ por lia kuzo Ajakso 
> kaj 
> por multaj aliaj.

Mi ne volas teoriumi pri la plej bona maniero difini. Estas jam ekzistanta 
maniero. Se vi aplikas vian pli bonan manieron al milono de REVO, ni havos 
plian milonon da malbonaj artikoloj, cxar kreskigantaj la nekoherecon de la 
verko.

> Krome, en internacia medio, multaj personoj devenas de malsamaj kulturoj.

Cxu?

> Ekzemple, se mi kreus kapvorton "Mijamoto Muzaŝi" -> <> spadisto>>, ĉu vi 
> povas scii ion?

Ne, kaj mi ne havus ideon sercxi pri "Mijamoto Muzaŝi" en REVO: 
ne-esperantigitaj personaj nomoj havas nenion por fari tie. 

> Ĉu vi povas serĉi ĉe Vikipedio aŭ ĝenerale ĉe Wikipedia?

??

> Do, malŝpari vortojn ne estas ĉiam ekscese.

Kiu petis "sxpari" vortojn? Efektive la difino estu mallonga, unufraza, 
prefereble metebla anstataux la difinita vorto en ajna teksto kun tiu vorto, 
sed cxiuj scias, ke tio ne suficxos. Mi do rediras, ke la "rim"-elementoj estas 
faritaj i.a. por enversxi la enciklopedian enhavon. Kaj ankaux ekzemploj estas 
utilaj por precizigi la difinon.

> Fine, bona difino devas klarigi kiam kaj kie la vorto estas taŭga aŭ uzebla,
> ĉar en multaj lingvoj ne ekzistas tiu nuanco aŭ preciza koncepto.
> Ekzemple, "memori" kaj "memorigi" por la itala lingvo (la italoj uzas nur la 
> verbon "ricordare").

Dankon pro la sufloro.

Marc

Rispondere a