2008/9/3 f_sophia <[EMAIL PROTECTED]>:
> Vi ja diris ke kartunkino estas apenaŭ videbla en la reto (KVAR trafoj per 
> Guglo). [la 30a de Aŭgusto].

Cxu 3, cxu 4, la punkto restas ke gxi ne estas en vasta uzado... Tamen
mi konsentus se povus indi aldoni gxin se tiuj fontoj estas "gravaj"
aux influaj.  Cxu estas tiel?

Nek "kartunkino" nek "kartuno" aperas en http://tekstaro.com , kolekto
de supozeble gravaj influaj tekstoj.

Sed bone, eble la vorto tro novas.  Do sercxante per google:

1 apero estas en ia reta itala-Esperanta vortaro (pri kies
auxtoritateco mi tute ne scias):
http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=term&d=2&q=animazione

1 apero estas en ia retpagxo kiu sxajnas esti kopio de enhavoj de ia
itala-Esperanta vortaro:
http://netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/AAAAAR.TXT

1 apero estas en Vikipedia artikolo pri itala komikso "Rat-Man", kun
"kartunkino" aldonita de (versxajne itala?) uzanto PecorElettrica:
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rat-Man&diff=prev&oldid=1410541
(Kaj tio estas la sola apero de "kartunkino" en la tuta Vikipedio.)

1 apero estas en itala-esperanto novajxretejo, en artikolo pri Rat-Man:
http://www.pras.info/index.php?l=eo&q=Speciala:Search/Universala_Foiro
http://www.pras.info/index.php?l=eo&q=Rat-Man
kun informo je la fundo, ke la tekstaj enhavoj venis el Vikipedio (kaj
ja sxajnas esti versio de la vikipedia artikolo), do ne vere
kalkuleblas kiel aparta apero!


2 aperoj (nun estas 6 trovitaj de google!) estas mesagxoj en cxi tiu diskuto.

Do baze, sxajnas ke unu italo efektive uzis la vorton el
itala-esperanta vorto en unu vikipedia artikolo, kopiita de unu itala
novajxretpagxaro, kaj ke kelkaj italaj esperantaj vortaristoj kopias
la vorton inter si mem en siaj italaj-esperantaj vortaroj.

Mi devas diri ke tio honeste ne tre konvinkas min ke "kartunkino"
estas grava aux vaste uzata vorto. :)

> Mi trovis la vortojn "kartunkino" kaj "kartuno" ankaŭ en Minnaja-vortaro 
> [1996], kiu estas en la bibliografio de la ReVo mem, ĉu ne? (Mallongigo -> 
> ItEsp).

Cxu tiu vortaro efektive indikas ke "kartunkin-" estas radiko
anstataux kombinajxo de "kartun-" kaj "kin-"?

Mi ne trovas kartun- nek kartunkin- en:
PIV2002 nek PIV1970
Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter Benson,
Esperanto Dictionary de John Wells,
Pocket Esperanto Dictionary de Andrew McLinen,
Esperanta-pola vortaro de Tadeusz J. Michalski,
Vortaro Esperanto-Angla-Pola de Edward Kozyra,

Sed "kartuno" (ne "kartunkino") ja aperas en Konciza Etimologia
Vortaro de Cherpillod, kun indiko de apero en vortaroj de Krause kaj
Butler.
Mi posedas Esperanto-English Dictionary de Butler, kaj ja aperas
"kartuno" (ne "kartunkino") kun la jena difino:
kartun-o, (des) drawing. 1. large design 2. drawing (humorous,
political, topical)

Do eble la vorto "kartun-" aldonindas al ReVo pro mencio en 3 influaj
vortaroj (de Minnaja, Krause, kaj Butler), mi ne scias, sed cxiuokaze
"kartunkin-" certe ne aldonindas cxar tio ne estas radiko laux iu ajn
fonto nek laux simpla lingvasento pri kiel funkcias vortkombinajxo en
Esperanto.

amike
russ

Rispondere a