2008/9/5 Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>:
>
> Kia sxovinismo de D-ro Renato Corsetti! Kompreneble same indas registri
> proprajn nomojn el la greka mitologio kiel ekzemple proprajn nomojn el Mil
> kaj unu noktoj.

Bernhard, laux mi lia mesagxo ne diris ke ne indas registri proprajn
nomojn el greka mitologio, sed simple ke vi ne rajtas paroli pro
sxovinismo.

Krome estus agrable se vi cxesus viajn malagrablajn personajn atakojn,
kiuj ekde pluraj semajnoj plagas kelkajn retposxtgrupojn, cxar via
batalemo sxajnas igi vin vidi aferojn kiuj ne estas en la teksto.

Li skribis la jenan al kiu vi respondis:
> Kara Bernhard, vi kaj la aliaj eŭropigantoj de Esperanto ne rajtas
> paroli pri ŝovinismo.

Kaj antaux tio estis:
> Por ke lingvo estu tutmonda ne suficxas paroli gxin en Eux­ropo.

Do mi ne vidas kie estis sxovinista aserto ke indas registri euxropajn
nomojn; nur ke oni ne ignoru neeuxropajn nomojn.  Se mi pretervidis
iun alian mesagxon de Renato Corsetti, en kiu estis la aserto al kiu
vi reagas, bv informi min kaj mi pardonpetos pro mia eraro.

amike
russ

Rispondere a