Kara Markos kaj listanoj,
mi fin-re-legis la Fundamenton por kompreni, kvazaŭ mi venas el Marso,
la sistemon de la adjektivoj el agaj radikoj.
Mi trovis multajn adjektivojn, kiuj konservas la agas sencon de la
verbo, ekzemple: nutra, brula, edziĝa, montra, demanda, ktp...
La plej frapa ekzemplo pri tio, kion ni serĉas estas en la ekzerco 30-a:
La _montritajn_ naŭ vortojn mi konsilas bone ellerni.............
kaj kelkajn liniojn poste
Se ni aldonas la litero "t" , ni ricevas vortojn _montrajn_....
Kiel honesta marsano mi devas diri, ke mi trovis ankaŭ du adjektivojn,
kiujn mi ne povas klarigi: "suspekta" kaj "ĝoja", kiuj klare en la
ekzemploj ne havas la ĝustan signifon "suspektanta" kaj "ĝojanta".
Sed el la absoluta plejmulto kaj el tio, kio estas dirita en la
gramatiko pri la participoj, mi povis nur eltiri mian ĝeneralan konkludon:
falsa = rilata al falsado
falsita = kiun oni falsis.
amike
Renato