Sergio:
Mi ankaŭ dirus, ke "skriba lingvo" ne estas "skribata lingvo" --
ĝi estas "skribolingvo" , lingvo uzata en skribado.
Kaj "parola lingvo" pli ĝuste estas "buŝa lingvo" aŭ "parollingvo" , la
lingvo uzata buŝe aŭ en parol(ad)o.
Pri tio mi konsentas. Kaj tio estas la sola maniero klarigi kiel de
"skribolingvo" oni transiris al "skriba lingvo" en kiu "skriba" = rilata
al "skribo".
Cetere en la ekzerco 31-a mi retrovis ankaŭ la pravigon de viaj asertoj
pri "morta": La korpo estas morta, la animo estas senmorta.
Amike
Renato