--- On Mon, 10/6/08, jvachey wrote:
> sergio:
>> En Esperanto estas io meza: oni jes diras "paroli Esperanton"
>> (ruslingve eblas nur "paroli EN Esperanto" aŭ "paroli esperante");
>> sed mi hezitus diri "skribi Esperanton" (ruse egale malebla).
> sed pli facile en ekzemploj kia "esperanton oni skribas per
> latinidaj literoj", cxu?
Por mi ambaŭ estas egale ĝenaj. Mi preferus:
"Esperante oni skribas per latinidaj literoj"
"En Esperanto oni skribas per latinidaj literoj"
"En la esperanta skribo oni uzas latinidajn literojn", ktp.
"Esperanton oni skribas ..." estas same nelogika kiel
"La Okcidentan Eŭropon oni skribas per latinidaj literoj".
Kvankam mi koncedas, ke tia mallogikaĵo havas sian tradicion
en Esperanto.
Eble la diferenco konsistas en tio, kiel oni rigardas la lingvon.
Por ruso ja estas tute normala diri: "Muzikon oni skribas per notoj"
-- tamen la diferenco konsistas en tio, ke "muziko" estas kaj la
sistemo, kaj la aro da muzikaj verkoj. Tial "skribi muzikon" neniom
ĝenas -- samkiel "skribi tekston". Sed "Esperanto" (aŭ alia lingvo)
estas (por mi) nur la sistemo, ne ties tekstaro aŭ literaturo.
Tamen mi ne scias, ĉu vi dirus "Li multe legis la francan". Por mi
tia frazo estus stranga (mi dirus: "Li multe legis en la franca", aŭ
"Li multe legis franclingve").
--
Sergio