--- On Mon, 10/6/08, Renato Corsetti wrote:
> Sergio:
> Mi ankaŭ dirus, ke "skriba lingvo" ne estas "skribata lingvo" --
> ĝi estas "skribolingvo" , lingvo uzata en skribado.
> Kaj "parola lingvo" pli ĝuste estas "buŝa lingvo" aŭ "parollingvo" ,
> la lingvo uzata buŝe aŭ en parol(ad)o.
> Pri tio mi konsentas. Kaj tio estas la sola maniero klarigi kiel de
> "skribolingvo" oni transiris al "skriba lingvo" en kiu "skriba" =
> rilata al "skribo".
Fakte, tio estas aplikebla pli vaste:
"Malferma kunsido" estas "la kunsido de malfermo, la malfermada
kunsido";
"Montra pronomo" estas "pronomo por montrado, montrada pronomo";
"Nutra substanco" estas "substanco por nutrado, nutrada substanco"
ktp.
Tial la aserto pri "aktiva/pasiva senco" de la deverbaj adjektivoj
estas fakte misprezento: temas pri kontrastigo inter agorilata senco
kaj rezultorilata senco (kiun lastan oni esprimas per pasiva participo
perfektaspekta: "malfermita", "skribita" ktp).
"Skriba lingvo" egale koncernas la skribanton (la lingvo de la
skribanto), kaj la skribitaĵon (la lingvo de la skribaĵo). Ĝi ne
estas "aktiva", ĝi rilatas al la tuta ago kaj al ambaŭ ties partoj
(kaj la subjekto, kaj la objekto). La konfuzo eble estas ŝuldata al
la angla, kie la aktiva participo estas uzas kaj participe, kaj age:
1. No smokING (fumADO)
2. He was smokING a cigar (fumANTa)
Fakte, ruslingve absolute maleblas diri "li skribis lingvon" -- kaj
sekve ankaŭ "skribata lingvo". Eblas nur derivi adjektivon el
"skribo" (письмо -> письменный). Kaj same pri "parolata lingvo".
En Esperanto estas io meza: oni jes diras "paroli Esperanton"
(ruslingve eblas nur "paroli EN Esperanto" aŭ "paroli esperante");
sed mi hezitus diri "skribi Esperanton" (ruse egale malebla).
--
Sergio