Karaj Vi vere povas konfuzigi aliajn redaktantojn ...
Vorto (mi nun ne volas disputi cxu gxi estas radiko, prefiksoido, pseuxdoprefikso aux io alia) _polio_ ekzistas en Esperantujo. Kiel nomo de lando (Pollando/Poluje), gxi uzatas malofte (sed ne tiom, kiom rimarkis Fernando): > "Polio" estas apenaux uzata por "Pollando", kiu regegas ankaux sur "Polujo". Ecx UEA, la soifanta apoganto de "-io", preferas "Pollando" Kiel nomo de malsano gxi ankaux ekzistas (kiel ankaux rimarkis Fernando): > Ni vidu ekz-e "La infansava nokto", de Curt Riess (tradukis O. Ginz): > http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/nokto.html > "Ĉirkaŭ la jaro 1900 estis jam konstatite: Polio estas infekta malsano, aperanta en la tuta mondo." krome: - "Memhelpa grupo por Polio-malsaniĝoj": http://www.volny.cz/aeh-ikeh/informilo/INFORMILO_2005_1.htm - "Jonas Salk, usona epidemiologo de la unua sukcesa vakcino kontraŭ polio": http://fg.tribes.cc/fr/px/url/320/eo.wikipedia.7val.com/w/index.php?title=23 -a_de_junio&diff=1342176&oldid=1340858&s=s - kaj en PIV2, de kie mi prenis difinon. Certe, endas skribi en artikolo poli2.xml, ke polio (malsano) estas evitinda formo kaj ligi al poliomjelito (Vikipedio jam havas tian resendon). Ankaux vortoj: polo-cxemizo kaj Marco Polo, ekzistas en Esperantujo, sed vere, mi nun ne scias kiumaniere mi verku artikolo(j)n (aux cxu tute ilin ne verki?) por ke mi montru al ReVo uzanto, ke Marco Polo NE estis polo? Kiel mi atentigu do, ke la menciita supre malsano ne devenas de Pollando/Polujo? > -- Marc: > Sxajnas, ke Sebastian iom eksperimentas por lerni. Vi tute pravas. Al mi la afero sxajnis simpla ... nun mi lernas ne esti tiom memfida ;) Tamen miaj "eksperimentoj" devenas nur de viaj konsiloj. Amike -- Sebastian
