2008/10/6 mjb0_wanadoo <[EMAIL PROTECTED]>: > "Ĉirkaŭ la jaro 1900 estis jam konstatite: Polio estas infekta malsano, > aperanta en la tuta mondo." > - > > Vi pravas koncerne la francan, sed mi restas kun dubo rilate E-on. Tion mi > neniam renkontis. Antaux ol enkonduki tiun vorton, necesas certigxi, ke ne > temas pri lingva specifajxo de unu auxtoro.
Jen iom da esplorado: VORTAROJ: PIV2002: polio estas "prefikso" kun ekzemploj "~encefalito, ~bulbito, ~mjelito". poliomjelito estas la malsano PIV1970: polio estas "vortkomenco" kun tiuj samaj ekzemploj kaj specifa defino de poliomjelito. PV1964: poliomjelito estas en la suplemento kiel malsano polio ne aperas Benson (en-eo) havas: polio, poliomjelito polio-, (anat pfx) , polio- Wells (en-eo) havas: polio(myelitis) poliomjelito Wells (eo-en) havas: poliomjelit/o polio(myelitis) (kaj ne havas polio memstare) Butler (eo-en) havas: poliomjelito, (med) polio(myelitis) (kaj ne havas polio memstare) Strzelecki, Bonczol (pl-eo) havas: polio med poliomjelito /choroba Heine Medina/ Kozyra (eo-pl-en) havas: poliomjelit/o polio(myelitis), Heine-Medin disease choroba Heine-Medina, poliomielit (kaj ne havas polio memstare) Michalski (eo-pl) ankaux havas "poliomjelito" kaj nen memstaran "polio" GOOGLE: Mi sercxis per google (nur sur Esperantaj retpagxoj) kaj trovis: polio - 4630 trovoj, sed bedauxrinde konfuzas la aferon ke Polio estas landonomo, do granda plejmulto temas pri Polujo. Tamen iuj ja aludas la malsanon, sed versxajne malmulte (malpli ol 1000 evidente). poliomjelito - 1030 trovoj, versxajne cxiuj pri la malsano, ne la lando. :) TEKSTARO.COM: Mi sercxis nomojn por tiu malsano menciitajn en la diskuto per tekstaro.com poli\FI - 0 trovoj. Nu fakte 2 trovoj, sed ne pri la malsano sed pri geografiaj nomoj: "polia" kaj "napolia". :) poliomjelit\FI (menciita de Bertilo) - 8 trovoj (cxiuj el la revuo Monato) VIKIPEDIO: La cxiam disputata Vikipedio havas apartigilan artikolon http://eo.wikipedia.org/wiki/Polio kiu klarigas ke: La vorto Polio povas esti: * la infana malsano "Poliomjelito". * alternativa termino por Pollando. La artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Poliomjelito ne uzas vorton "Polio". Eble pli interese estas rigardi la ligilojn al alilingvaj artikoloj pri tiu malsano - ecx la angla "Poliomyelitis", sed plejparte la nacilingvaj formoj pli similas al Poliomjelito ol al Polio. Do evidente "Polio" estas neformala nomo. La artikoloj anglaj, francaj, germanaj, hispanaj cxiuj enkondukas la mallongan formon "polio" kaj uzas gxin en la artikoloj. amike, russ
