Karaj, mi komprenas vian zorgon antaux poli/o. Fakte ne tauxgas, ke gxi aperu kiel prefikso, cxar en Esperanto "prefikso" havas tre specialan signifon. Poli- ja povas esti pseuxdoprefikso aux etima prefikso, kiel ajn voni volos nomi, sed certe ne esperanta prefikso; tamen mi konsiderus gxin esperantan radikon...
Nu, la radiko trovas similantajn en la internacia kulturo, do ne estas strange, ke gxi eniris Esperanton (angle, france, germane, svede, kimre, portugale, itale, katalune, hispane ktp. ktp. ktp. la vorto estas perfekte la sama: polio). Krom tio gxi ja estas uzata en Esperanto kun tiu gxusta signifo. Ni vidu ekz-e "La infansava nokto", de Curt Riess (tradukis O. Ginz): // http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/nokto.html - "Ĉirkaŭ la jaro 1900 estis jam konstatite: Polio estas infekta malsano, aperanta en la tuta mondo." - Kompreneble la vorto "poliomjelito" estas plene prava, ankaux tute kongrua kun la internacia kulturo kaj ecx pli formala. Kaj ni devas agnoski, ke "Polio" estas apenaux uzata por "Pollando", kiu regegas ankaux sur "Polujo". Ecx UEA, la soifanta apoganto de "-io", preferas "Pollando". Kvankam "Pollando" estas ia esperantismo, gxi komforte sin spegulas je vastaj internaciaj similantaj, dum "Polio" restas tute fremda al la internacia kulturo (se mi bone memoras, ekzistas similajxo nur en la latva). Kiel bone atentgis Aubault: "La internacia lingvo devas apogiĝi sur lingvaj faktoj, t.e. sur internacieco laŭ la paragrafo 15-a de sia Fundamento, kaj ne sur *rapide evoluanta mito*". Kvankam la akademio agas tiel paceme rilate al tiu afero, gxi mem ecx ne montras "Polio" inter aliaj io-derivajxoj en siaj landlistoj. Ni pensu pri tio... Amike via, Fernando
