2008/10/6 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>:
> Se oni nepre volas enkonduki tion, almenaŭ oni respektu la elparolon en
> kelkaj lingvoj kaj skribu "polj-o".

Se temas pri elparolo en aliaj lingvoj, en la angla  (la pigra
mallongigema lingvo el kiu versxajne venis tiu uzo de "polio" por la
pli longa malsanonomo kies komenco estas "polio"... laux angla
vortaro, "polio" estas usonismo de 1930), la vorto "polio" estas
trisilaba vorto "PO-li-o", ne dusilaba "poljo".

http://dictionary.reference.com/browse/polio

> Laŭ mi "infana paralizo" estas tio, kion ĉiuj povus pli facile kompreni.

Interese unu difino tie mencias ke la angla malsanonomo
"poliomyelitis" estis kreita en 1878, kaj la pli frua nomo estis
"infantile paralysis (1843)"... do ja "infana paralizo" tre kongruas
kun la pli frua angla nomo de la malsano!

malmalsaneme,
russ

Rispondere a