Russ:
> 2008/11/5 mjb0_wanadoo :
> > Jérôme:
> >
> >> mi periode proponas, ke oni sxangxu tiujn nekomprenatajn simbolojn per 
> >> klaraj informoj "fundamenta" aux "fund." aux simile anstataux "*", kaj per 
> >> la jaro de oficialigo prefere ol la numero do "oficiala_1958" aux 
> >> "ofc_1958" aux simile anstataux "7"...
> >
> > Kaj mi dauxre kontrauxas tion :-) La signifo de la steleto kaj de la 
> > numeroj estas bazaj konoj de cxiu bona E-isto, cetere la tabeloj de 
> > mallongigoj ludu sian rolon. Plibonigi la prezenton tamen eblas.
> 
> Mi konsentas - sed *17 sen spacetoj aux komoj aux streketo inter la *
> kaj 1 kaj 7 estas konfuza prezento de la informo. Krome tia formato
> ambiguous kiam estos OA 12, 13, ... 

Vi tute pravas. La problemo estis jam levita, sed mi suspektas, ke oni neniam 
provis gxin solvi (necesas aldoni ion en la transforma stilfolio), cxar gxi 
koncernas tre malmultajn vortojn. 

>(Krome mi antauxe ne konstatis ke
> ekzistas vortoj kiuj estas fundamentaj KAJ oficialaj en aldonaj KAJ 1
> KAJ 7... versxajne "absoluta" estas ja TRE absolute oficiala, plurfoje
> ecx!!! :)

Gxuste! Mi jam legis diskuton pri tio (sub la plumo de Bertilo?). Supozeble la 
F-eco estis iam dubinda (ja la difino de tio, kion ampleksas la F-o, varias).

Kore,

Marc

Rispondere a