Bertilo: > Marc skribis: > > > Gxuste! Mi jam legis diskuton pri tio (sub la plumo de Bertilo?). Supozeble > > la F-eco estis iam dubinda (ja la difino de tio, kion ampleksas la F-o, > > varias). > > Nenio stranga au dubinda en la afero: > > Pluraj vortoj aperas en la Fundamento sed ne en ties Universala > Vortaro (sed ja en ekzemple la Ekzercaro). Tiel nomata oficialigo > de tia vorto celas aldoni tiun vorton al la Universala Vortaro.
Ha, jes. Se mi gxuste memoras (mi momente ne povas kontroli cxion cxi), la 1OA provis registri cxiujn F-ajn vortojn, kiuj ne trovigxis en la UV. Pli malfacile estas kompreni, kial oni denove enkondukis "absoluta" en la sepan OA-on. Kore, Marc
