Marc: > Bertilo:
>> Pluraj vortoj aperas en la Fundamento sed ne en ties Universala >> Vortaro (sed ja en ekzemple la Ekzercaro). Tiel nomata oficialigo >> de tia vorto celas aldoni tiun vorton al la Universala Vortaro. > Ha, jes. Se mi gxuste memoras (mi momente ne povas kontroli cxion cxi), > la 1OA provis registri cxiujn F-ajn vortojn, kiuj ne trovigxis en la UV. > Pli malfacile estas kompreni, kial oni denove enkondukis "absoluta" > en la sepan OA-on. Nenio stranga. En 7OA oni prezentis plenan liston de chiuj tiaj radikoj, menciante chiujn, kiuj jam antaue estis registritaj en Oficiala Aldono, kaj plurajn ghis tiam ankorau ne registritajn Fundamentajn ekster-UV-ajn radikojn. (Nu, tiu provo tamen ne estis perfekta. En 8OA aperis kelkaj kompletigoj.) -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
