Jxeromo: > Jérôme: > > mi periode proponas, ke oni sxangxu tiujn nekomprenatajn simbolojn per > > klaraj informoj... > > marc: > > Kaj mi dauxre kontrauxas tion :-) La signifo de la steleto kaj de la > > numeroj estas bazaj konoj de cxiu bona E-isto > > mi partoprenas en revo por la profito de bonaj kaj same de malbonaj > esperantistoj.
Ankaux mi! Sed mi preferas eduki la "malbonajn", ke ili farigxu bonaj. La steletoj kaj ciferetoj povas perpleksigi, sed ili ne gxenas legadon, do ne malhelpas la komencantojn. Male ili povas ilin instigi sercxi la respondon kaj akiri scion. Se mi gxuste memoras, tiel okazis al mi, kiam mi unuafoje foliumis PIV-on. Kore, Marc
