2008/11/16 Wilhelm Luttermann <[EMAIL PROTECTED]>: > "Eksperto" trovighas en ReVo. Nu, kial ne. > "ekspert/o: Ekspertizisto dungita por prijuĝi aferon antaŭ kortumo, por > asekuro ktp.: tiaj kolektoj stimulis la pristudadon kaj ofte la posedanto > petis la konsilon de ekspertoj[1]; mi estas eksperto pri nigra magio[2]." > > Miaopinie oni devas meti "EVI" kaj resendi al "espertizisto".
Cxar mi neniam renkontis "ekspertizisto" en Esperanto gxis nun (kvankam mi vidis "eksperto" plurfoje), mi plue rekomendus meti "EVI" ankaux kun "ekspertizisto", kaj resendi kaj "eksperto" kaj "ekspertizisto" al "spertulo"... Se temas pri tio ke oni komisias aux pagas la ulon por lia opinio, do "komisiita" aux "pagita" spertulo! simple, russ
