--- In [email protected], "Wilhelm Luttermann" <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > "Eksperto" trovighas en ReVo. Nu, kial ne. > "ekspert/o: Ekspertizisto dungita por prijuÄi aferon antaÅ kortumo, por > asekuro ktp.: tiaj kolektoj stimulis la pristudadon kaj ofte la posedanto > petis la konsilon de ekspertoj[1]; mi estas eksperto pri nigra magio[2]." > > Miaopinie oni devas meti "EVI" kaj resendi al "espertizisto". > La signifo de ekspertizisto estas preskau chiam tiu donita kiel difino > de "eksperto". Mi proponas aldoni al la difino de 'ekspertizisto': "..., ofte > dungita por prijughi aferon antau kortumo, por asekuro ktp." > > Vilhelmo Lutermano. > --
En la unua momento mi opiniis, ke la radiko "ekspert/o" povus esti germanismo. Kiel ajn, mi povas kontribui al la diskuto nur el vidpunto de germano logxanta en Germanio. Por mi "eksperto" kaj "fakulo" estas sinonimoj. Ambaux terminoj staras por persono, kiu havas profundajn sciojn kaj praktikajn spertojn en iu fako surbaze de studado aux profesia klerigo. Homo, kiu jxus finis la studadon / profesian edukadon kaj sukcese trapasis la koncernan ekzamenon, estas en multaj kazoj ankoraux ne "fakulo" aux "eksperto" en la pura senco, cxar memstara laboro (do sen esti kontrolata kaj konsilata) ofte kondicxas praktikajn spertojn. Kiel germano mi tial ne samopinias kun Renato Corsetti, ke persono ne disponanta pri praktikaj spertoj povus esti "fakulo". Germanoj uzas por tia persono foje la esprimon de "juna faklaboristo". "Spertulo" dume estas persono, kiu disponas ja pri profundaj spertoj, sed povis akiri tiujn ankaux autodidakte. Ne nepre necesas la sukcesa frekventado de sxtate organizita edukado, studado kaj ekzameno. Ekzemple homo, kiu intencas acxeti uzitan auxtomobilon, petas helpon de al li konata spertulo pri la koncerna tipo por taksi la staton kaj prez-indecon de la ofertita cxaro. En kazo de historiaj auxtomobiloj havas laikaj spertuloj ofte pli profundajn sciojn pri la koncerna tipo ol homoj laborantaj en riparejo kaj okupigxantaj tie nur pri la aktualaj modeloj: auxtomobilon el la kvindekaj jaroj simple ne eblas diagnozi per komputilo. Do oni ne opiniu, ke "spertulon" nepre estas kvalite subnivela. Ekspertizisto fine estas en Germanio persono, kiu disponas kaj pri altnivelaj scioj kaj profundaj praktikaj spertoj en la koncerna fako. Plejparte la ekspertizistoj estas ingxenieroj post diploma ekzameno _kaj_ multjara praktika laboro. La kliento, kiu bezonas skriban ekspertizon, ne dungas la ekspertiziston, sed taskigas lin. La diferenco tre gravas, cxar dungito devas liveri laborrezulton laux la difinoj kaj postuloj de sia cxefo, dum ekspertizisto estas sendependa: kvankam pagita de la kliento, la ekspertizo ne devas respeguli ties placxon kaj interesojn, sed la faktojn. Dume ekzistas en Germanio multaj ekspertizistoj, nur kelkaj estas aprobitaj de koncernaj sxtataj organizajxoj. La rajto doni ekspertizon antaux jugxejo, prokuroro kaj polico kondicxas tiun sxtatan aprobon. La fono de tiu regulo estas, ke tiaj ekspertizistoj havas funkcion kompareblan kun notario. Kvankam ili ne rajtas rekte proponi al jugxisto la verdikton, la jugxisto trovas la verdikton surbaze de la faktoj, kiujn prezentas kaj klarigas al li la taskigita ekspertizisto. Supozante, ke iu afero ne estos solvebla inter la koncernaj kontraktuloj kaj iros fine antaux jugxejon, la kliento petanta ekspertizon prefere taskigu cxi tie nur sxtate apribitan ekspertiziston. Peter Peter
