Renato Corsetti skribis, 17.11.2008 9:51:

> Ankaŭ por mi. En la itala "esperto" estas spertulo, fakulo. 

La Revo-difino por "eksperto" egaligas gxin kun "ekspertizisto", sed 
tio preskaux neniam estas la signifo en reala lingvo, eble ecx ne en 
la dua ekzemplofrazo de Revo. Ordinare oni celas diri "fakulo", 
"spertulo" aux "specialisto" (tiun lastan vorton mi gxis nun ne vidis 
en cxi tiu diskuto, sed gxi ofte trafas). Ankaŭ "fakisto" kaj 
"fakspertulo" estas bonaj por emfazi iun nuancon, iam ecx 
"kompetentulo".

> Por tio, kion vi nomas "ekspertizisto" oni uzas alian vorton
> "perito", kion mi ptradukus per "taksisto, prijuĝisto, oficiala
> taksisto, oficiala prijuĝisto".

Tre bone.

Harri

Rispondere a