Russ: 
> Se temas pri tio ke oni komisias aux pagas la ulon por lia opinio, do  
> "komisiita" aux "pagita" spertulo!

Renato: 
> Vi diris la vorton, Russ. Normale oni nomas tian homon "spertulo". Pro tio 
> eksperto estas evitinda kaj oni devus resendi al spertulo. 

marc:
> Eble anstataux "spertulo" ni prefere cxi-signife uzu "fakisto" por substreki 
> la profesiecon de la koncernato (bedauxrinde "fakisto" ne estas ofte uzata). 

mi konsentas kun vilhelmo, ke ne "eksperto" kaj "ekspertizisto" ne estas 
distingindaj.  tamen "spertulo" kaj "fakisto" ne samsencas: spertulo havas 
propran sperton pri iu afero, fakisto kompetentas pri iu fako (sed eble 
ankoraux ne spertis multe), "ekspertizisto" normale konas la fakon sed precipe 
estas komisiita por ekspertizi, tio estas prijugxi aferon kaj raporti, tiel ke 
oni povu decidi laux la informoj kiujn li liveras.  ne cxiu fakisto aux 
spertulo rolas kiel ekspertizisto.

jxeromo

Rispondere a