On Wed, Nov 19, 2008 at 9:35 AM, Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> Kara Russ,
>
> la taskto de vortaro ne estas inventi vortojn, bone.
> Sed ankaux ne ellasi vortojn, cxar ekzistas diversas opinioj pri la
> signifo.
Mi neniam proponis ellasi la vorton el ReVo. Mi nur celis ke mi mem
preferas ne uzi vortojn, kiuj malklaras kaj kauxzas miskomprenon aux
necertecon en la leganto/auxdanto.
Ekzemple, se Esperanto havus vorton "sok" kiu povus signifi kaj "sep"
kaj "ok", mi kutime preferus diri "sep" aux "ok", anstataux konfuzi la
auxdanton. ("Je kioma horo vi venos?" "Je la soka." "Be... kiam?")
Tamen se "sok" ja estus uzata vorto en Esperanto, mi konsentus ke gxi
aperu en ReVo. :)
> Laux mi la opiniojn ecx tre similas.
En la senco kaj cxiuj konsentas ke iel temas pri pilkosporto kaj
manovro kun pilko, jes.
Sed sxajnas signifoplena diferenco cxu temas pri la manipulado mem de
la pilko, cxu temas pri la trompado al kontrauxulo.
> Ankaux la maniero ludi futbalon estas diversa en Brasilo la Anglio.
Sed tiaj bazaj agoj (manipuli la pilkon kaj trompe preterpasi
kontrauxulojn) certe okazas en cxiuj stiloj de futbalo. (Alie kiel
Anglujo kaj Brazilo povus ludi futbalon en la samaj matcxoj kune?)
Sxajnas al mi ke la diferenco konsistas el la TERMINOJ por priskribi
la agojn, ne el la agoj mem.
amike
russ