russ:
> La vorto "dribli" ne sxajnas vaste uzata en Esperanto do mi ne scias ... 
> http://tekstaro.com/serchi/ trovas neniujn uzojn de "dribl" ... 

marc:
> Gxuste tie kusxas la problemo, kaj mi miras legante aferojn de la tipo "la 
> vorto dribli signifas tion, cxar tion gxi signifas en mia lingvo"! 

russ:
> Nu jes kaj ne - evidente la vorto iel bazigxas en similaj vortoj de  aliaj 
> lingvoj, do ne tute sensencas rigardi tiujn nacilingvajn versiojn...

kukolo (http://tekstoj.nl/kukolo) trovas kelkajn ekzemplojn de "dribli" kaj 
"driblo".  ili interese montras ke figura uzo same oftas kiel sporta senco.

cetere al mi sxajnas, ke la naciaj sencoj ne tiom malakordas.  delonga impreso 
mia estas, ke la angla lingvo pli volonte priskribas la manieron de ago, dum 
latinidaj lingvoj emfazas celon aux rezulton.  do la originala angla senco 
povas esti, kiel oni agas kun la pilko (pusxetadas al iu kaj alia direkto), kaj 
alilingva senco, kion oni ordinare celas per tiu agado (konfuzas kontrauxulon 
pri la direktoj por preterpasi).  difino povas eble konservi la du aspektojn 
"pusxeti..., ordinare por trompi kontrauxulon kaj preterpasi lin".

jxeromo

Rispondere a