Kaj oni ne forgesu paroli pri la regado de tiu verbo: dribli pilkon, dribli 
kontrauxulon.

Marc

mi:

>jxeromo:
>
>>russ:
>> > La vorto "dribli" ne sxajnas vaste uzata en Esperanto do mi ne scias 
>> ... http://tekstaro.com/serchi/ trovas neniujn uzojn de "dribl" ...
>>
>>marc:
>> > Gxuste tie kusxas la problemo, kaj mi miras legante aferojn de la tipo 
>> "la vorto dribli signifas tion, cxar tion gxi signifas en mia lingvo"!
>>
>>russ:
>> > Nu jes kaj ne - evidente la vorto iel bazigxas en similaj vortoj 
>> de  aliaj lingvoj, do ne tute sensencas rigardi tiujn nacilingvajn 
>> versiojn...
>
>Ne tute sensencas, sed aplombe aserti, ke estas tiel en Esperanto, cxar 
>tiel en difinita nacia lingvo estas sensence.
>
>Se temas pri la franca, ni havas:
>
>>dribbler
>>    v. tr. et v. intr. (angl. to dribble «faire couler goutte à goutte»). 
>> Faire avancer la balle en la poussant devant soi par petits coups de 
>> pied (football) ou en la faisant rebondir sur le sol (basket-ball). / 
>> Par ext. Dribbler un adversaire: l’éviter par des dribbles.
>
>La sinsekvo de la signifoj sxajnas bone prezentita: unue la prasignifo 
>"gutigi", due la signifo "peli la pilkon per pied- aux man-frapetoj, kaj 
>trie eviti kontrauxulon konfuzante lin per tiaj movoj.
>
>>kukolo (http://tekstoj.nl/kukolo) trovas kelkajn ekzemplojn de "dribli" 
>>kaj "driblo".  ili interese montras ke figura uzo same oftas kiel sporta 
>>senco.
>>
>>cetere al mi sxajnas, ke la naciaj sencoj ne tiom malakordas.  delonga 
>>impreso mia estas, ke la angla lingvo pli volonte priskribas la manieron 
>>de ago, dum latinidaj lingvoj emfazas celon aux rezulton.
>
>Nu, la senco "konfuzi" ekzistas ankaux en la franca, sed aperas klare kiel 
>figura.
>
>>do la originala angla senco povas esti, kiel oni agas kun la pilko 
>>(pusxetadas al iu kaj alia direkto), kaj alilingva senco, kion oni 
>>ordinare celas per tiu agado (konfuzas kontrauxulon pri la direktoj por 
>>preterpasi).  difino povas eble konservi la du aspektojn "pusxeti..., 
>>ordinare por trompi kontrauxulon kaj preterpasi lin".
>
>Gravas dedukti la signifon el Esperantaj ekzemploj el "bonaj" auxtoroj. 
>Cetere kial neniu citis la difinon el PIV2? Gxi ial renversas la 
>situacion, metante en la unuan planon la konfuzadon...
>
>Estas bela rimarko por redakti koncerne tiun cxi vorton. Espereble iu faros.
>
>Kore,
>
>Marc



Rispondere a